Jagana lingvo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Jagana lingvo
Remove ads

Jagana lingvojamana lingvo (en scienca literaturo), menciita ankaŭ en la literaturo kiel háusi kúta, inchikut, tekeenika, yahgan aŭ yappu, estas la lingvo de la jaganoj, nome sudamerika nomada popolo de la insuloj kaj kanaloj de la sudaj pintoj de Ĉilio kaj Argentino. Ĝi estas konsiderata izola lingvo[1]​ proksima al la formorto, ĉar ĝia lasta denaska parolantino mortis en 2022[2].

Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo • formortinta lingvo, indiĝena lingvo de Ameriko ...
Remove ads

La lasta denaskulo

Thumb
Cristina Calderón, lasta parolanto de jagana.

La lasta denaskulo parolinta la jaganan lingvon estis Cristina Calderón, forpasinta la 16-an de februaro 2022 je la aĝo de 93 jaroj[2].

Ŝi loĝis en Bahía Mejillones (Puerto Williams, insulo Navarino, Fajrolando, Ĉilio). Kune kun sia nepino Cristina Zárraga kaj danke al helpo de esploristoj kaj artistoj kiel Oliver Vogel, Yoram Meroz, Anna Kolle kaj aliaj, ŝi partoprenis kreadon de ilustrita libro "Yágankuta: Malgranda vortaro de la jagana". Poste Cristina Zárraga kaj Ursula Calderón aperigis la libron "Hai kur mamášhu čhis" (Mi deziras rakonti al vi historion), kiu konsistas el jamanaj fabeloj, rakontitaj de Cristina Calderón kaj de ŝia fratino Ursula Calderón al Cristina Zárraga. Cristina Zárraga verkis hispanlingvan biografion de sia avino "Memorias de mi abuela yagan" (Rememoroj pri mia jamana avino)[2].

Remove ads

Vortaroj

Lingvisto Ana María Guerra Eissmann kreis jaganan vortoliston el 715 vortoj, alireblan rete per la Interkontinenta Vortara Serio[2].

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads