Jambol
urbo en Bulgario From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jambol (bulgare Ямбол) estas urbo en sudorienta Bulgario, apud rivero Tundĵa (Тунджа, latine Tonsus). La rivero ĉirkaŭfluas la malnovan urboparton je ties tri flankoj. La urbo situas 93 km de la Nigra Maro kaj estas la administra centro de samnoma provinco.
la kupole kovrita merkatejo Bezisten en Jambol
Laŭ la stato de 2024 en la urbo vivis 69 553 loĝantoj sur areo de 90,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 767 loĝantoj/km².
Norde de la urbo situas Kabile – iama bronzepoka setlejo el la 2-a jarmilo a.K., grava regiona centro ĝis la 6-a jarcento.
Sur loko de Jambol staris la bizanca setlejo Diampolis inter la 11-a kaj 14-a jarcento. En la turka epoko (15-a ĝis 19-a jarcento) oni nomis la komunumon Jamboli. Pri tiu epoko memorigas ruinoj de moskeo.
Dum la unua mondmilito, en Jambol troviĝis la plej suda militista Aerŝipa haveno de la germanaj armeaj fortoj.
Nun 10 km okcidente de Jambol situas la usona militista bazo Besmer.
Remove ads
Esperantistoj
- Dinko Marinov, Penka Papazova, Marina Kumanova
Eksteraj ligiloj
la urba teatrejo
Provincaj ĉefurboj de Bulgario
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads