James Watson

From Wikipedia, the free encyclopedia

James Watson
Remove ads

James Dewey WATSON [ĝejmz dui ŭotsn] (naskiĝis la 6-an de aprilo 1928) estas unu el la malkovrintoj de la strukturo de la DNA-molekulo. Naskita en Chicago, Illinois, Usono, li fariĝis scienca diplomito (B.Sc.) en Zoologio ĉe University of Chicago en 1947.

Thumb
James Watson
Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

En 1952, li debutis ĉe Cavendish Laboratory, kie li renkontis Francis Crick. Sin apogante sur X-radioesplorado de Rosalind Franklin, ili ambaŭ elpensis la proponon de helika strukturo de DNA, kiun ili publikigis en 1953, kaj pro kio ili ambaŭ ricevis la Premion Nobel de Fiziologio aŭ Medicino 1962.

En 1988, la plena sukceso de Watson igis lin estri la "Human Genome Project" (Homa Genoma Projekto) ĉe National Institutes of Health (Nacia Saninstituto, Usono).

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads