Java strigeto

From Wikipedia, the free encyclopedia

Java strigeto
Remove ads

La Java strigeto (Glaucidium castanopterum, laŭ kio ankaŭ Brunflugila strigeto) estas malgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj. Ĝi estas endemia de la insuloj Javo kaj Bali, Indonezio. Ilia natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi estas unu el 29 specioj metitaj en la genron Nanaj strigoj aŭ strigetoj (Glaucidium).

Temas pri malgranda strigo kun brunaj dorso kaj flugiloj, bruneca brusto kaj blanka ventro. La kapo montras tre fajnan brunblankan striecon. La beko estas malhelflava kaj la rimarkindaj irisoj estas brilflavaj kun nigraj okulringoj kontrastaj ankaŭ kun iom blankeca okulareo.

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads