Jerry Seinfeld
usona komikulo kaj aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Jerome Allen "Jerry" SEINFELD /ˈsaɪnfɛld/ SYNE-feld (naskita la 29-an de aprilo 1954, en Broklino, Novjorko) estas usona satiristo kaj kabaredaktoro (tiel nomata tujkomediisto) de juda deveno. Li ankaŭ laboras kiel scenaristo, produktanto kaj aŭtoro.
Kiel komikisto, Seinfeld specialiĝas pri observa komedio; en 2005, Comedy Central nomis Seinfeld la "12-a plej granda komikisto de ĉiuj tempoj".[1]
Li estas plej konata pro la sukcesa situacia komedio Seinfeld, kiun li kreis kaj verkis kun Larry David, kaj kiu elsendiĝis ĉe NBC de 1989 ĝis 1998. Li ĉefrolis en la serio, verkis la scenaron kaj funkciis kiel administra produktanto.
Comedy Central vicigis Seinfeld 12-an en sia listo de la plej grandaj tujkomediistoj de ĉiuj tempoj. Seinfeld estas gajninto de la Premio Ora Globo por Plej Bona Aktoro en Televidserio - Komedio aŭ Muzikalo kaj la Premio Primetime Emmy por Elstara Komediserio.[2][3][4][5]
Seinfeld produktis, kunaŭtoris, kaj ĉefrolis en la filmo de 2007 Bee Movie. En 2010, li premieris realecan spektaklon nomitan The Marriage Ref, kiu elsendiĝis dum du sezonoj ĉe NBC. Li estas la kreinto kaj gastiganto de la retserio Comidians in Cars Getting Coffee, nuntempe haveblas ĉe Netflix.
Seinfeld estas maldekstramana, kaj la unua ŝerco, kiun li verkis, temis pri tio.Li estas vegetarano. Li posedas la plej grandan privatan kolekton de Porsche- aŭtoj en la mondo, nombrante 46 ekzemplerojn.
Remove ads
Seinfeld
La serio, kiu post kelkaj jaroj fariĝis grandega sukceso kaj unu el la plej popularaj situaciaj komedioj en televida historio, komenciĝis per la nomo The Seinfeld Chronicles, sed rapide ŝanĝis sian nomon al Seinfeld.
Post la fino de la serio, Seinfeld, ankoraŭ fraŭla, translokiĝis reen al Novjorko, kie li aĉetis novan kaj konsiderinde pli multekostan loĝejon sur Centra Parko Okcidenta, ĝuste sub sia antaŭa fraŭloĉambro sur Okcidenta 81-a Strato.
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
