Jessica Lange

usona aktorino From Wikipedia, the free encyclopedia

Jessica Lange
Remove ads

Jessica Phyllis LANGE (naskiĝis la  20-an de aprilo 1949 (nun 1949-04-20)) estas usona aktorino.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Biografio

Ŝia patro estas Albert John Lange (1913–1989) kaj ŝia patrino estas Dorothy Florence (el familio Sahlman; 1913–1998). Unu el ŝiaj pliaĝaj fratinoj estas Nancy Ann Lange, nome la edzino de Prezidento de Peruo Pedro Pablo Kuczynski.

Jessica Lange studis arton en la Universitato de Minnesota antaŭ ol iri al Parizo. Ŝi revenis al Nov-Jorko en 1973 kaj vizitadis kursojn de interpretado dum ŝi laboris kiel manekeno.

En 1976, la reĝisoro Dino De Laurentiis kontraktis ŝin kiel protagonistinon en refaro de King Kong kie ŝi komencis kaj preskaŭ finis sian karieron, pro la severaj kritikoj kiujn ŝi ricevis. Tamen, post ŝia rolado en la refaro de The Postman Always Rings Twice de Bob Rafelson en 1981, kritikoj tute ŝanĝiĝis.

Ŝia rolado en ŝia sekvanta filmo, Frances (1982), en kiu ŝi personigis la aktorinon Frances Farmer, estis tre laŭdita. La saman jaron, ŝi ricevis Oskaron por plej bona aktorino en dua rolo por la komedio Tootsie (1982). Dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj ŝi daŭre faris bonajn interpretadojn, kaj gajnis Oskaron por plej bona aktorino en 1994, pro sia rolado en Blue Sky.

En 1992, ŝi debutis en Broadway kun Alec Baldwin, en adapto de Tennessee Williams de A Streetcar Named Desire.

Remove ads

Filmaro

Televido

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...

Teatro

Pliaj informoj Jaro, Titolo ...
Remove ads

Rekompencoj

  • 1983: Oskaro por plej bona aktorino en dua rolo en Tootsie
  • 1994: Oskaro por plej bona aktorino en Blue Sky

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads