Jo-Petro Danvy

franca esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Jo-Petro DANVY (france Jean-Pierre DANVY) estas franca esperantisto, kiu naskiĝis en septembro 1952 kaj mortos en la dudekunua jarcento (almenaŭ se fidi la aŭgurojn de "La Kancerkliniko"). Grandan parton de sia vivo li pasigis kaj pasigas en la franca ĉefurbo Parizo.[1]

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Kune kun Ĵak Lepŭil' li kunĉefredaktis la renoman vortaron Grand Dictionnaire Français-Espéranto (Parizo 1992).

Li ankaŭ estas kunlaboranto de La Kancerkliniko. Li multe verkas kaj tradukas kanzonojn, poemojn ktp, en kaj el franca lingvo kaj Esperanto, uzante multajn pseŭdonimojn, kiel ekzemple Jopedan (LKK-Krestomatio "Kanzonoj" LKK-Krom 11 "La orel-ringo", ktp).

Krome li internacie konatas pro lia traduko de la volumo La Nigra Insulo de la bildstria serio Tinĉjo.[2]

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads