Johann David Weidner

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Johann David WEIDNER (naskiĝinta la 8-an de marto 1721 en Bürgel, mortinta la 23-an de junio 1784 en Gotao) estis germana arĥitekto baroktempa.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Remove ads

Vivo

Thumb
Miĥaelo-kirko en Ohrdruf, ĉefverko de Weidner en Ohrdruf; post bombado dummilite restis nur la turo

Weidner iĝis lernoknabo kiel 14-jaraĝulo ĉe la saksia-vajmara landĉefarĥitekto Gottfried Heinrich Krohne por la daŭro de ses jaroj. Poste en 1742 li dungitis kiel konstrugvidanto fare de duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) deĵoronte la sekvantajn jarojn ĉe multaj prestiĝaj konstruaĵoj de la instruinto. Li eĉ konsideratas la plej grava disĉiplo de Krohne.

En 1750 li Weidner nomumitis konstruadministranto ĉefa kaj transiris en 1751 kiel konstruinspektisto en la servojn de duko Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg) en Gotao. Tiufunkcie li iĝis komence de 1752 asistanto de direktoro Friedrich Joachim Stengel. Post la foriro de Krohne estis la gvidanto de la en 1747 komenciĝinta oranĝerikonstruo Stengel. Kiam Stengel siavice petis maldungiĝon en aprilo 1752 posteulis lin Weidner; samjare la novulo ekĉefis por la tuto de la oficiala gotaa konstruprogramaro.

Pro la bremsiĝo de konstrulaboroj pro la Sepjara milito eblis fini la konstruon de la oranĝejo ne antaŭ la 1774-a jaro.

Jam inter 1754 kaj 1760 efektiviĝi povis la ĉefverko de Weidner, nome la novkonstruo de la Preĝejo Sankta Miĥaelo (Ohrdruf) En 1781 li ankoraŭ planis la etendon de la alaj ejoj por Kastelo Friedrichsthal, kies finiĝon responsis en 1783 lia filo Friedrich David Weidner.

La tombo de Weidner de sur Tombejo malnova de Gotha malaperis en 1904 kiam ĉiuj tomboŝtonoj de tie forigitis aŭ alien lokigitis.

Remove ads

Familio

Lia filo Friedrich David Weidner estis en la 1780-aj jaroj konstruĉefo (Bauconducteur) ĉe la saksia-gotaa kortega konstruoficejo.[1]

Verkoj

La jenajn verkojn planis Weidner respektive li kunlaboris ĉe:

Bildaro

Referencoj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads