Jonathan Swift

angla/irlanda verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Jonathan Swift
Remove ads

Jonathan SWIFT ([ˈdʒɒnəθən swɪft]; esperanta enskribo de prononco Ĝonatan Svift; esperantigite Ĝonatano Svifto, aŭ Jonatano Svifto, aŭ Ĵonatano Svifto) (n. la 30-an de novembro 1667 en Dublino, m. la 19-an de oktobro 1745 en Dublino) estis angla/irlanda verkisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...

Li studis teologion en sia naskiĝurbo, venis al Anglio en la jaro 1688 kaj fariĝis la sekretario de la politikisto kaj verkisto Sir William TEMPLE. En Anglio li ankaŭ konatiĝis kun la junulino Esther "Stella" JOHNSON, kiu inspiris lin al la verkado de poemoj kaj la taglibro A journal to Stella (Taglibro por Stela).

Ekde 1699 Jonathan SWIFT denove ekvivis en Irlando, sed li ofte vojaĝis al Londono, por partopreni la politikan vivon tie. En la jaro 1713 li fariĝis dekano de la Dublina Katedralo St. Patrick’s. Ekde tiam lia politika intereso koncentriĝis ĉefe al Irlando.

La verkaron de Swift karakterizas preciza lingvouzo kaj ofte agreseme mokanta humuro. Du partoj el la kvarvoluma satiro Gulliver’s travels (La vojaĝoj de Gulivero) nuntempe apartenas al la klasikaĵoj de la porjunulara literaturo.

Li havis grandan influon al la mondliteraturo. En Esperanto estis Sandor Szathmari, kiu samstile kaj samakre kritikis la homan socion en sia verko Vojaĝo al Kazohinio.

Remove ads

Famaj verkoj

  • The battle of the books (satiro, 1704)
  • A tale of a tub (satiro, 1704)
  • The journal to Stella (taglibro/leteroj, verk. 1710-13, eld. 1784)
  • Gulliver’s travels (4 partoj, 1726; reviziita eldono, 1735)
  • A modest proposal (satiro, 1729)

Esperantaj tradukoj de verkoj de Jonathan Swift

Thumb
Kovrilpaĝo de Liliputo; trad: E. M. Prent; 1961
  • El "Vojaĝoj de Gulivero" / Jonathan Swift. En: Legolibro por kursanoj / Hrsg.: Tangerud, Odd ; p. 25 – 31
  • Gulliver en Liliputlando : (mallongigita) / [Swift. Trad. M. Inman]. Ilustr. de J. R. Monsell. - Londono: Speaight and Sons, [proks. 1910]. - 62 p. : ilustr.
  • Unua vojaĝo de Gulivero: Liliputo / Jonathan Swift. El angla lingvo trad. Ethel M. Prent. Antauparolo Edward Ockey. - [London]: Maitland, [1961]. - 63 p.
  • La vojaĝoj de Gulivero / esperantigis Jos. A. de Roos. - Tilburgo: Smits
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads