Julian Ursyn Niemcewicz
pola poeto, dramisto kaj ŝtatisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Julian Ursyn Niemcewicz (6a de Februaro 1758, Skoki, ĉe Bresto – 21a de Majo 1841, Parizo) estis Pola poeto, dramaturgo kaj politikisto. Li estis defendanto de la Konstitucio de la 3-a de Majo 1791.[1]
Li servis kiel asistanto de Adam Kazimierz Czartoryski kaj vizitia Francion, Anglion kaj Italion. Niemcewicz servis kiel deputito de la pola parlamento Sejm Czteroletni de 1788–92 kaj estis aktiva membro de la Patriota Partio kiu defendis la aprobon de la historia Konstitucio de la 3-a de Majo 1791. Li estis poste fondinto de la partio Amikoj de la Konstitucio, formita por subteni la plibonigon de tiu progresema dokumento. Post la venko de la Targovica Konfederacio en 1792 kaj la sekva nuligo de la Konstitucio de la 3-a de Majo, Niemcewicz, kun aliaj anoj de la Patriota Partio, ekziliĝis al Germanio.[1]
Dum la Insurekcio de Kościuszko en 1795, Niemcewicz seris kiel asistanto al Tadeusz Kościuszko. Ambaŭ estis kaptitaj de Rusoj dum la Batalo de Maciejowice en 1794 kaj enprizonigitaj en la Petropaŭla fortikaĵo de Sankt-Peterburgo kun la batalkampa asistanto de Niemcewicz nome Kuźniewski.[2][3] En 1796, je la morto de la carino Katerina la 2-a, ili estis liberigitaj fare de la nova caro Paŭlo la 1-a kaj kunveturis al Usono,[4] kie li vizitis Niagara Falls.[5]
Remove ads
Verkoj

Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads