Kętrzyn
urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kętrzyn (ĝis la jaro 1946 Rastembork; germane: Rastenburg; prapruse: Rastanpils) estas urbo de nuna Pollando, ekde 1999 parto de la provinco Varmio-Mazurio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kętrzyn. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al la provinco, ĝis 1918 Reĝlando Prusio, de la Germana Regno. Sur la komunuma teritorio dum la Dua Mondmilito situis la armea stabejo Wolfsschanze ("Lupa remparo") de la armeo de Nazia Germanio, en kiu per la atenco de la 20-a de julio 1944 gvidaj armeanoj, sub gvido de Claus von Stauffenberg sensukcese provis murdon de Adolf Hitler.



Remove ads
Historio
Historio en la mezepoko
La urbo situas sur la antikva tereno Bartio de la praprusa gento de bartoj. Tiam en la tuta regiono estis granda praarbaro. En la 13-a jarcento, post la dua ribelo de praprusoj (1260-1274), tiun teron ekokupis Teŭtona Ordeno kaj ĝi ektroviĝis en la Teŭtona Ŝtato. La tereno de la nuna urbo apartenis al la teŭtona komandoro en Balga, la kastelo ĉe la Vistula Laguno en la nuna distrikto Bagrationovsk (germane Preußisch Eylau, pole: Iława Pruska aŭ Iławka) nun en Kaliningrada provinco (nun restis nur ruinaĵoj), kaj de la jaro 1283 estis konstruita la setlejo. En la jaro 1375 finfine oni decidis pri la limoj inter Varmio kaj la teritorio de Teŭtona Ordeno. En la jaro 1329 la teŭtonoj konstruis la gardoturon, probable en la loko de la burgo Rast de la praprusoj. Baldaŭ aperis la setlejo apuda. Jam en la jaro 1330 oni komencis konstruon de la preĝejo de Sankta Katerina (malkonstruita en la 19a jarcento). En la jaro 1345 la gardoturon detruigis litovoj sub la gvido de grandaj dukoj Algirdas kaj Kiejstut (litove: Kęstutis). La Teŭtona Ordeno jam en la jaro 1350 jam finis la rekonstruon de la setlejo kaj komencis konstrui la defendmurojn. La loko ricevis la urborajton la 11an de novembro 1357 de la manoj de tiama teŭtona komandoro de la kastelo en Balga Henning Schindekopf. Tiam oni konstruis la defend-preĝejon se Sankta Georgo kaj la teŭtonan kastelon. La urborajton oni ripetis (konfirmis) en la jaro 1378. Post la Batalo de Grunwald en la jaro 1410 la loĝantoj de la urbo sen batalo transdonis la urbon al pola armeo.
Historio de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj
Post la dektrijara milito (1454-1466) laŭ la Paca Traktato de Toruno (la 19an de oktobro 1466) Rastenburg kaj la Malsupra Prusio restis en la limoj de Duklando Prusio de la Teŭtona Ŝtato kiel feŭdo de pola reĝo kaj Krono de la Regno de Pollando. Dum la periodo de la militoj inter Pollando kaj Teŭtona Ŝtato dum la jaroj 1519-1521, Rastenburg estis por la teŭtonoj grava strategia punkto. Nur posta la jaro 1525 kiam aperis la Duklando Prusio ekestis rapida disvolvo de la urbo. Tamen bremsigis la disvolvon de la urbo la milito inter Pollando kaj Svedio (1600-1611). Dum la jaroj 1708-1711 en tuta Prusio estis la epidemio de pesto. Tamen en la urbo mortis nur tri personoj. Dum la Sepjara milito, dum la jaroj 1758-1762, la Orientan Prusion ekokupis la rusa armeo. Rezulte de la granda brulego (incendio) en la urbo en la jaro 1762 oni malkonstruis la defendmurojn, ĉar tio estis malmultekosta konstrumaterialo por detruitaj domoj dum la brulego. Kadre de la Napoleonaj militoj dum la tagoj 20-21 de junio 1807 en la urbo kun sia poznana divizio restadis pola generalo Jan Henryk Dąbrowski.
Historio de la 19-a ĝis la 20-a jarcentoj


Ĝis la 19-a jarcento la urbo havis la mezepokan arkitekturan karakteron. Dum la unua kvarono de la 19-a jarcento oni malkonstruis la du urbajn pordegturojn. Krome en la jaro 1818 la urbo fariĝis la sidejo de la distrikto. Tamen en la dua duono de la 19-a jarcento oni konstruis sukerfabrikon, bierfabrikon kaj muelejon, kio signifis la ekonomian disvolvon de la urbo. En la jaro 1868 ekfunkciis la fervoja ligo kun Kenigsbergo, dum la postaj jaroj kun Angerburg (ekde 1946 pole Węgorzewo) kaj Sensburg (Sēinits, ekde 1946 pole Mrągowo). Aperis la kvartaloj kun la novaj konstruaĵoj kun la urbodomo kaj la nova urboplaco. Dum la Unua Mondmilito en aŭgusto 1914 en la urbon enmarŝis por kurta tempo la rusoj. En la jaro 1939 la urbo havis 17 243 da loĝantoj. Dum la Dua Mondmilito en la apudaj arbaroj de la urbo estis koda markigo por la Ĉefa Gvidanta Restadejo (germane Führerhauptquartier) de Adolf Hitler, nomata Lupa remparo (germane Wolfsschanze, pole Wilczy szaniec), en la Lupa remparo per la atenco de la 20-a de julio 1944 gvidaj armeanoj, sub gvido de Claus von Stauffenberg sensukcese provis murdon de Adolf Hitler. La 27-an de januaro 1945 ekokupis la urbon la Ruĝa Armeo. La kastelon kaj la urbajn konstruaĵojn la sovetiaj soldatoj speciale bruligadis. Estis forbruligita ĉirkaŭ 40% de la urba surfaco. Post la Dua Mondmilito laŭ la decidoj de la Potsdama konferenco la germana loĝantaro estis forpelita kaj anstataŭis ĝin la forpelita pola loĝantaro de perditaj polaj orientaj teritorioj de la antaŭmilita Pollando. La 7-an de majo 1946 oni donis la novan nomon al la urbo - Kętrzyn, omaĝe al la pola sciencisto Wojciech Kętrzyński, kiu naskiĝis kiel Adalbert von Winkler kaj la mezlernejon (gimnazion) finis en la urbo.[1]
Remove ads
Bibliografio
- Zofia Biedrzycka-Gozdek (1971): Szlaki turystyczne Warmii i Mazur, Wojewódzki Ośrodek Informacji Turystycznej, Olsztyn.
- Bronisław Chlebowski, Władysław Walewski, Filip Sulimierski (1888): Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, tom 9, nakładem Filipa Sulimierskiego i Władysława Walewskiego, Warszawa.
- Antoni Czacharowski (1998): Atlas historyczny miast polskich, Uniwersytet Mikołaja Kopernika, Toruń.
- Tomasz Darmochwał, Marek Jacek Rumiński (1996): Warmia Mazury. Przewodnik, Agencja TD, Białystok.
- Wiesław Roman Gogan (2013):Rastenburg in der Vergangenheit, Geschichte der Stadt. Eigenverlag Kulturzentrum Ostpreußen, Ellingen.
- Georg Hermanowski (1980):Ostpreußen Lexikon, Adam Kraft Verlag, Mannheim.
- Tadeusz Korowaj (2012): Rastenburg/Kętrzyn. Dzieje miasta, Drukarnia Jumar Reszel, Kętrzyn.
- Tadeusz Korowaj (2005): Rastenburg/Kętrzyn. Przewodnik historyczny po mieście, Tadeusz Korowaj, Kętrzyn.
- August Eduard Preuß (1835): Preußische Landes- und Volkskunde oder Beschreibung von Preußen. Ein Handbuch für die Volksschullehrer der Provinz Preußen, so wie für alle Freunde des Vaterlandes. Gebrüder Bornträger, Königsberg.
- Lucyna Tokarczyk, Cezary Bałdyga (2006): Kętrzyn. Moja nowa ojczyzna,Studio Antykwa, Olsztyn.
- Andrzej Wakar (1978): Kętrzyn. Z dziejów miasta i okolic, Wydawnictwo Pojezierze, Olsztyn.
Remove ads
Partneraj urboj
Famuloj
- Wilhelm Wien, germana nobelpremiito pri fiziko
- Wojciech Kętrzyński (naskiĝis kiel Adalbert von Winkler), pola historiisto kaj direktoro de la pola scienca kaj kultura instituto Ossolineum en Lvivo (post la Dua Mondmilito la instituto estis translokigita al Vroclavo)
- Waldemar Grzimek, germana skulptisto
- Arno Holz, germana verkisto
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads