Toruń

urbo en nuntempa Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Toruń
Remove ads

Toruń, germane Thorn, esperante foje Toruno estas urbo en Pollando. Ĝi apartenas al la vojevodio Kujavio-Pomerio kaj estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Toruń, kiu plene ĉirkaŭas la urban komunumon. Fine de 2021 en la urbo vivis 198 273 loĝantoj.

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, MapoMapo ...
Remove ads

Historio

Antaŭ ol la grandurbo ekzistis, ekzistis setlejo en Toruń kiu estis parto de Piasta Pollando. La urbo fondiĝis dum la jaro 1231 kaj estis la unua urbofondo de la ordeno de germanaj kavaliroj. Dum la Mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. En 1454, la grandparte germanlingvaj loĝantoj de Thorn estis kontraŭ la ordena regado, kaj la urbestraro petis la polan reĝon ligi la urbon al Pollando, kio kaŭzis militon inter la pola armeo kaj la germanaj kavaliroj en 1454-1466 (la loĝantoj de la urbo forte subtenis kaj financis la polan flankon). Ekde 1466, Thorn troviĝis en la Krono de la Regno de Pollando. Ĝi estis unu el la plej grandaj urboj de la reĝlando. Post la dua dispartigo de Pollando en 1793, la urbo estis okupita de la germanlingva reĝlando Prusio. En la jaroj 1807-1815 ĝi estis parto de la napoleona Duklando Varsovio, kaj en 1815 ĝi estis re-alkroĉita al Germana Prusio. En 1919, la Traktato de Versajlo resendis la urbon al Pollando, kiu reakiris sian sendependecon. Inter 1939 kaj 1945, Toruń estis okupita fare de Nazia Germanio kiel rezulto de la okupo de la pola ŝtato. En 1945, la grandurbo estis konkerita fare de la sovetunia Ruĝa Armeo kaj resendita al Pollando.

Remove ads

Vidindaĵoj

Partneraj urboj de Toruń

Toruń havas partnerajn rilatojn kun sep urboj:

Famuloj

Remove ads

Dua Mondmilito

27.04.1941: En Nov-Jorko la pollingva bulteno "Nowy Świat" informis, ke germana juĝejo kondamnis en Toruń al 5 jaroj de mallibero 60-jaran judon de Bydgoszcz, akuzitan pri komercado per naziaj broŝuroj kaj portretoj de Hitler.

Vidu ankaŭ

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads