Kaŝuba lingvo

okcidentslava lingvo, parolata en Pollando From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaŝuba lingvo
Remove ads

La Kaŝuba (aŭ pomeria) lingvo estas okcidentslava lingvo, kiun oni parolas en la regiono okcidente de Gdansko. Sociologoj taksas ke estas ĉirkaŭ 500 mil kaŝuboj kaj 300 mil duon-kaŝuboj, de kiuj eble triono parolas la lingvon regule.

Thumb
La dialektoj de la kaŝuba lingvo en la komenco de la 20-a jarcento laŭ Friedrich Lorentz
Thumb
La lokaj grupoj de kaŝuboj en la nuna disvastigo de la kaŝuba lingvo laŭ Bernard Sychta
Thumb
La turisma inform-tabulo en la lingvo kaŝuba
Thumb
La lingvoj kaj dialektoj en orienta kaj centra Eŭropo, la „F“ indikas la Kaŝubion kun la lingvo kaŝuba
Thumb
Dulingva signo pola-kaŝuba (voj-inform-tabulo) en Puck
Thumb
Dulingva signo pola-kaŝuba (voj-inform-tabulo)
Thumb
Dulingva signo pola-kaŝuba (voj-inform-tabulo)
Thumb
La Sinjorpreĝo, kaŝube, en la Kapelo Pater Noster en Jerusalemo
Thumb
Kaŝuba popol-kostumo
Thumb
La folklora ensemblo en la kaŝubaj popolaj kostumoj en la Etnografia Muzeo en Wdzydze Kiszewske
Rapidaj faktoj natura lingvo • moderna lingvo, Leĥaj lingvoj ...

La lingvo parencas al la pola lingvo, kiu influis ĝin dum la longa kunvivado, ĉefe gramatikon kaj vortfaradon. La plej gravaj diferencoj inter pola kaj kaŝuba estas en la fonologio kaj en la vort-trezoro: la kaŝuba havas pli multajn vokalojn ol la pola, kaj dum la pola havas vortoakcenton kiel Esperanto (sur la antaŭlasta silabo), la kaŝubaj dialektoj havas akcenton aŭ sur la unua silabo (en la sudo), konsekvence sur radiko aŭ deriva sufikso (centre) aŭ sur diversaj vorteroj depende de fleksia finaĵo (norde). Koncerne la vort-trezoron, la kaŝubaj dialektoj retenis multajn slavajn vortojn kiuj anstataŭiĝis per alilingvaj pruntaĵoj en la pola, kaj ili havas iomete pli da pruntaĵoj el la germana ol la pola.

Kaŝubismoj aperas en la skriba lingvo ekde la 15-a jarcento, sed kaŝube skribita literaturo ekaperis nur meze de la 19-a jarcento - en latina skribo kaj laŭ modelo de la pola ortografio. Longe oni disputis pri ortografio, sed de 1995, oni havas norman ortografion kaj gramatikon, kiun oni instruas en multaj lernejoj, sed verkantoj rajtas elekti siajn vortojn laŭ la kutimoj de la propra dialekto. Inter la plej gravaj kaŝubaj verkistoj estis Florian Ceynowa, kiu unue publikigis verkojn kaŝube, Hieronim Derdowski, kiu verkis la unuan eposon en kaŝuba lingvo O panu Czorlińscim co do Pucku po sece jachol [Pri sinjoro Czorliński kiu iris al Puck por retoj],[1] Alexander Majkowski, kiu verkis la unuan romanon en la kaŝuba Żëcé i przigodë Remusa [Vivo kaj aventuroj de Remus],[2] Jan Drzezdzon, kiu verkis historion pri la kaŝuba literaturo kaj plurajn romanojn, kaj Eugeniusz Golabk, kiu tradukis la Nova testamenton[3] kaj la Psalmaron[4] en la kaŝuban kaj verkis la unuan kaŝub-lingvan gramatikon[5] kaj la unuan unulingvan kaŝuban vortaron.[6]

Tradicie, poloj vidas la kaŝuban nur kiel dialekton de la pola lingvo dum eksterlandanoj vidas ĝin kiel apartan lingvon, sed nuntempe ankaŭ polaj kaŝubologoj akceptas ke socie la kaŝuba funkcias kiel sendependa lingvo, kaj ŝtataj instancoj nun ankaŭ subtenas strebojn evoluigi kaj disvastigi kaŝub-lingvan kulturon. La kaŝuba lingvo estas instruata en cento da lernejoj, kaj ekzistas kaŝubaj revuoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, kaj retejoj - estas eĉ kaŝuba vikipedio (vidu la ligilon ĉi-sube)!

Remove ads

Alfabeto

Komence por la kaŝuba lingvo oni uzis la alfabeton de la pola lingvo, tamen ĝi ne plene redonas fonetikajn ecojn de la kaŝuba. Florian Ceynowa, esploristo de la kaŝuba kulturo, kreis unikan alfabeton por la lingvo.

Ĝi enhavas jenajn literojn:

Aa

Ąą - nazala o

Ãã - nazala a

Bb

Cc

Dd

Ee

Éé - pron. e aŭ ej

Ëë - pron. kiel ŝvao

Ff

Gg

Hh

Ii

Jj

Kk

Ll

Łł - pron. kiel esp. ŭ

Mm

Nn

Ńń - pron. kiel pola ń aŭ hispana ñ

Oo

Òò - pron. kiel ŭe

Óó - pron. kiel u

Ôô - depende de la dialekto prononcata kiel o aŭ pli simila al e

Pp

Rr

Ss

Tt

Uu

Ùù - pron. ŭu

Ww - pron. v

Yy - pron. kiel pola y

Zz

Żż - pron. ĵ

Ekzistas jenaj digrafoj: ch (ĥ), cz (ĉ), dz, dż (ĝ), rz (ĵ) kaj sz (ŝ).

Remove ads

Ekzempla teksto (Patro Nia)

Òjcze nasz, jaczi jes w niebie,

niech sã swiãcy Twòje miono,

niech przińdze Twòje królestwò,

niech mdze Twòja wòlô

jakno w niebie tak téż na zemi.

Chleba najégò pòwszednégò dôj nóm dzysô

i òdpùscë nóm naje winë,

jak i më òdpùszcziwómë naszim winowajcóm.

A nie dopùscë na nas pòkùszeniô,

ale nas zbawi òde złégò. Amen

Referencoj

Vidu ankaŭ

La kaŝuba lingvo kaj Esperanto

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads