Kanbirdo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kanbirdo
Remove ads

La KanbirdoEŭrazia kanbirdo, Acrocephalus scirpaceus, estas birdo de la genro Acrocephalus. Ĝi reproduktiĝas en Eŭropo al moderklimata okcidenta Azio. Ili estas migrantaj, kiuj vintrumas en subsahara Afriko.

Thumb
Ido de Komuna kukolo en nesto de Kanbirdo.
Thumb
Acrocephalus arundinaceus
Thumb
ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Acrocephalus scirpaceus - Muzeo de Tuluzo
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

La Kanbirdo estas unu de la specioj kiuj estas nestoparazitataj de la Komuna kukolo.

Remove ads

Aspekto

Tiu estas mezgranda silviedo, 12.5-14 cm longa. Plenkreskulo havas nestriecan brunan dorson kaj sablokolorajn subajn partojn. La frunto estas ebeneca, kaj la beko estas fortika kaj pinteca. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de silviedoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj sube. Kiel ĉe plej parto de silviedoj, ankaŭ tiu estas insektovora, sed povas manĝi ankaŭ aliajn malgrandajn manĝerojn inklude berojn.

Remove ads

Kutimoj

Tiu malgranda paserina birdo estas specio troviĝanta preskaŭ nur en kareksejoj, junkejoj kaj kanejoj, kutime kun kelkaj arbustoj. La ino demetas 3-5 ovojn en kestonesto en kanejo. La elnestiĝo okazas post 10 aŭ 11 tagoj. Tiu specio estas kutime monogama (Leisler & Wink 2000).

La kanto estas malrapida, babilema jit-jit-jit kun tipaj akrocefalecaj fajfoj kaj iom da imitado aldone.

Malfacilas kompreni kiel birdoj akiris tiom efikajn sistemojn por orientiĝi. Birdo tiom malgranda kiel kanbirdo, kiu sendependiĝas disde siaj gepatroj malmultajn tagojn post eloviĝo, survivas parton de la somerfino kaj ekaŭtuno en Hispanio, scias, ke ĝi devas pasigi la vintron trans Saharo, por kio trairas la dezerton kaj vintrumas tie. Ĝi scias ankaŭ, ke devas reveni, kion faras akurate tiom precize ke ĝi aperas en la sama regiono de kie ĝi eliris, je pli ol 4 000 km de distanco trairante denove dezertojn kaj marojn.[1]

Kanto ĉe Diaccia Botrona Marĉo, Italio
Remove ads

Referencoj

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52509, Acrocephalus scirpaceus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Leisler, B. & Wink, Michael (2000): Frequencies of multiple paternity in three Acrocephalus species (Aves: Sylviidae) with different mating systems (A. palustris, A. arundinaceus, A. paludicola). Ethology, Ecology & Evolution 12: 237-249. PDF fulltext

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads