Kapitelo

parto de kolono From Wikipedia, the free encyclopedia

Kapitelo
Remove ads

Kapitelo (latine capitellum signifas "kapeto") estas skulptita elstaranta supro de kolonopilastro. Tradicie laŭ la arkitekturo de antikva Grekio okazas diferencigo laŭ tri klasikaj kolonaj ordoj: la formo je dorika, ionika kaj korinta ordo. Al ili aldoniĝis la toskana ordo, tiel nomata "kompozita ordo" kaj en la renesanca epoko aldoniĝis tiel nomata "moderna ionika ordo", tiel ke sume ekzistas ses "klasikaj" kolonaj ordoj.

Thumb
kapiteloj de la kvin klasikaj kolonaj ordoj (kaj aldone la "moderna ionika ordo") en superrigardo

Laŭ Francisko Azorín Kapitelo estas Plivastigita supro de kolono, ofte bele skulptita.[1] Li indikas etimologion el greka kepale kaj de tie la latina capitellum, el caput (kapo). Kaj li aldonas terminojn: kuba kapitelo, konoida kapitelo, sferoida kapitelo, piramida kapitelo, lotusa kapitelo, dorika kapitelo, jonika kapitelo, korinta kapitelo, komposita kapitelo, romanika kapitelo, gotika kapitelo, araba kapitelo, bizanca kapitelo.[2]

Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads