Katedralo Gloucester

From Wikipedia, the free encyclopedia

Katedralo Gloucester
Remove ads

Katedralo Gloucester (aŭ Glostro) ankaŭ nomata Cathedral Church of St Peter and the Holy and Indivisble Trinity (Katedrala preĝejo de sankta Petro kaj la sankta kaj nedividebla Triunuo) en Gloucester, Britio, staras apud Westgate Street en la urbocentro, proksime al rivero. Ĝi komenciĝis en 678679 per la fondo de abatejo dediĉita al sankta Petro.

Rapidaj faktoj anglikana katedralo, abatejo [+], Lando ...
Thumb
katedralo Gloucester
Remove ads

Historio kaj arkitekturo

Thumb
Tombo de Eduardo la 2-a (Anglio)

En 678-9 Osric (Hwicce) fondis religian komunumon, de kiu lia fratino Kyneburga estis la unua abatino.

Benediktanoj alproprigis abatejon en 1017. La nunan preĝejon fondis Abato Serlo (1072-1104) kaj estis konsekrita en 1100. Ĝia unua mitrohavanta abato, en 1381, estis Walter Gloucester (m. 1412), kiu ankaŭ estis historiisto de la abatejo.

La abatejo estis subpremita de Henriko la 8-a (Anglio) en 1540 kaj refondita kiel katedralo en 1541.

La katedrala arkitekturo estis kerne normanda kun multaj gotikaj aldonaĵoj. Longas 130 metrojn, kaj larĝas 44 metrojn. La turo, de la 15-a jarcento, altas 69 metrojn kaj surhavas kvar finajn pinaklojn kiu estas malproksime videblaj.

La katedralo enhavas plurajn notindajn monumentojn, aparte:

Remove ads

Arto kaj kulturo

Ĉiujara muzika festivalo de Tri Ĥoroj okazas alterne en katedraloj de Gloucester, Worcester kaj Hereford. Tiu ĉi estas la plej aĝa muzika festivalo en la mondo.[1]

Ekde 2000, oni uzis la katedralon por filmi Harry Potter. En 2008, oni uzis ĝin por filmi Doctor Who.[2]

En 2010 tie estis granda skulptarta ekspozicio Crucible 2010. [3]

Vidu ankaŭ

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads