Kazano
ĉefurbo de Tatario, Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Kazano[1][2][3] aŭ Kazanjo[2][3] (tatare Казан [qɑˈzɑn], ruse Казань [kɐˈzanʲ]) estas urbo en Tatarstano en Rusio.


Kazano estas unu el plej gravaj ekonomiaj, sciencaj, kulturaj centroj de Rusio. La urbo situas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo.
Laŭ la stato de 2025 en la urbo Kazano vivis 1 329 825 loĝantoj sur areo de 425,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 127 loĝantoj/km². La municipo havas komunan limon kun Zelenodolsky District, Vysokogorsky District, Pestrechinsky District, Laishevsky District kaj Verkhneuslonsky District.
La interurba telefona kodo estas 843, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (ekde la jaro 2005). La loka tempo estas la sama kiel la moskva tempo (en la jaro 2005).
En Kazano ekzistas metroo. En la urbo estas fervoja stacio.
Remove ads
Historio
La urbo estis fondita en la jaro 1177. Sed antaŭ kelka tempo post longetaj dokumentaj kaj fosaj esploroj estis fiksita la dato de la fondiĝo de la urbo - la 31-a de aŭgusto 1005. Ĝi havas statuson de urbo ekde la jaro 1708.
Geografio
La urbo estas sur la maldekstra bordo de la rivero Volgo, ĉe la enfluo en ĝin de la rivero Kazan-Akvo (en la tatara: Qazan-Su (Kazan-Su); en la rusa: Казанка (Kazanka)).
Loĝantaro
En la jaro 1959 la urbo havis 667 mil loĝantojn. En la jaro 2002 la urbo havis 1 105,3 mil loĝantojn.
La loĝantaro por la jaro 2017 estis 1 231 878 da homoj.
Ĝi konsistas plejparte el rusoj (48,6%) kaj tataroj (47,6%), kaj ankaŭ baŝkiroj, uzbekoj, taĝikoj, azeroj, mordovoj, ĉuvaŝoj k.a.
Vidindaĵoj
Servoj
Esperanto en Kazano
En Kazano estis strato Esperanto. De la jaro 2015 ĝi nomiĝas strato Nazarbajev.
Kazano estas la naskiĝurbo de Aleksandr Miĥajloviĉ Nedoŝivin.
Tie estas gastiganto de Pasporta Servo. En 1995 en Kazano okazis EoLA-7. En Kazano en la 1990-aj jaroj funkciis Esperanto-klubo "Smeraldo", kaj nun ekzistas klubo "Rideto".
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads