Kejhan Sajjadpur
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Doktoro Kejhan Sajjadpur, foje ankaŭ latinliterigata Keyhan SAYADPOUR (perse کیهان صیادپور, naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1967 en Maŝhado, provinco Rezaa Ĥorasano de Irano), estas irana kuracisto (pediatra kardiologo) kaj esperantisto, talenta poeto kaj tradukisto en Esperanto.
Remove ads
Postenoj en Esperantujo
Post Ahmad Reza Mamduhi li en 2007 iĝis la dua prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio (IREA). Li estas membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.
Agadoj en Esperanto
Plurfoje li kontribuis al la Internaciaj Kongresaj Universitatoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto, ekzemple en 2008 per prelego pri denaskaj kormalsanoj. Li literature kontribuis interalie al la volumoj 3, 4 kaj 17 de Beletra Almanako. Krome li interalie majstre tradukis rakontojn de Golestano, unu el la ĉefverkoj de Sadio - kaj de la persa literaturo - kiujn publikigas Irana Esperantisto ĉiunumere. En 2004 UK en Pekino li gajnis premion Nova Talento de la Belartaj konkursoj de UEA.
Remove ads
Persona vivo
Jen lia membiografieto laŭ la stato de 2005:
![]() |
|
Remove ads
Fontoj
- Plejparto de la membiografieto ankaŭ aperis en Irana Esperantisto[1].
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads