Coburg
komunumo en Bavario, Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La urbo Coburg situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Coburg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 41 064 loĝantojn.
Remove ads
Historio
Nomon kaj originon havas la urbo de la citadelo de Koburgo fondita laŭdire dum la regado de reĝo Henriko la 1-a. Tamen la unua mencio endokumenta ne estis antaŭ la 1207-a jaro. De 1245 estis Koburgo sidejo de linio de la grafoj de Henneberg kaj venis fine de la 14-a jarcento danke al nupto al la dinastio Wettin. De 1485 ĝi troviĝis inter la ernestaj duklandoj.
En la jarcentoj 15-a kaj 16-a Koburgo estis etapa celo por vojaĝantoj kaj komercistoj de sur la ŝoseo inter Nurenbergo tra Bamberg norden. Kiam regis duko Johano Ernesto (Saksio-Koburgo) la rezidejo lokiĝis envalen disde la monta fortreso: ĉi-loke loĝis Marteno Lutero dum la dieto de Augsburg en 1530. Eĉ dum la Tridekjara milito la citadelo ankoraŭ plene funkciis kiam repuŝiĝis en 1632 brave la atakojn de Johann von Aldringen kaj Albrecht von Wallenstein kaj devis kapitulaci nur post kvar monatoj da sieĝado fare de la imperiestra generalo Guillaume de Lamboy. En 1641 Koburgo fariĝis parto de Saksio-Altenburg. De 1835 ĝi estis rezidejo de la linio Saksio-Koburgo, de 1826 de Saksio-Koburgo kaj Gotao.[1]
Remove ads
Homoj rilataj la Koburgo
- Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao), duko
- Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld), duko
- Frederiko Joŝija (Saksio-Koburgo-Saalfeld), feldmarŝalo
- Friedrich Hofmann
- Fritz Lütkemeyer, teatrodekoraciisto kaj kulisfabrikanto
- Johann Adolf von Schultes, regionhistoriisto
- Johano Ernesto (Saksio-Koburgo), unua memstara duko koburga
- Johann Heinrich Pertsch, klasika filologo kaj pastoro
- Johano Kazimiro (Saksio-Koburgo), duko
- Justus H. Ulbricht, historiisto
- Paul Crusius, teologo kaj matematikisto
- Wilhelm Pertsch
Remove ads
Vidindaĵoj
- Citadelo de Koburgo
- Eckardtsturm
- Edinburga Palaco
- Juda Pordego
- Kapelo Sankta Nikolao, prakatolika
- Kastelo Callenberg
- Kastelo Ehrenburg
- Kortega Ĝardeno
- Monstampeja Domo
- Naturscienca Muzeo
- Preĝejo Sankta Aŭgusteno, katolika
- Preĝejo Sankta Kruco, protestantisma
- Preĝejo Sankta Maŭrico, protestantisma ĉefa kirko
- Preĝejo Savinto, protestantisma kaj eksa tombeja
- Rajdejo koburga
- Rosenau-burgo
Servoj
- Altlernejo de Koburgo
- Ernesta farmo
- Ernestinum, gimnazio
- Gymnasium Albertinum
- Gymnasium Casimirianum
- Kastelo Hohenfels, faklernejo
- Landa Biblioteko de Koburgo
- Landa Teatro de Koburgo
- Koburga Magistratejo (administradejo kaj butikaro)
- Koburga urba biblioteko
- Rozĝardeno de Koburgo, ripozumejo kun kongresejo
- Rückert-Premio
- Sambofestivalo
Bildaro
Maŭrico-kirko fortikaĵo Coburg
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads