Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao

From Wikipedia, the free encyclopedia

Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao
Remove ads

Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao, germane Herzogtum Sachsen-Coburg und Gotha [ZAKSn KOburk unt GOta], estis duobla duklando germana en persona unio. Ĝi konsistis el la duklandoj Koburgo (Coburg) kaj Gotao (Gotha). Ĝi ekzistis inter 1826 kaj 1918.

Rapidaj faktoj Origina nomo:, Herzogtum Sachsen-Coburg und Gotha ...
Remove ads

Historio

Vidu la artikolon: Ernestaj duklandoj

La duklando estiĝis laŭ decido de la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 2-a en 1826, kiam li principe nove organizis la ernestajn duklandojn. Post la formorto de la linio Saksio-Gotao-Altenburgo la duko de Saksio-Hildburghausen ŝanĝis sian duklandon kun Saksio-Altenburg. La linio Saksio-Meiningen ricevis Saksion-Hildburghausen kaj de Saksio-Koburgo-Saalfeld la parton Saalfeld kaj la oficon Themar kaj la lokojn Mupperg, Mogger, Liebau kaj Oerlsdorf. La duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld ricevis anstataŭe la duklandon Saksio-Gotao, de Saksio-Hildburghausen la oficojn Königsberg en Bavario kaj Sonnefeld kaj de Saksio-Meiningen la posedaĵojn Callenberg kaj Gauerstadt.

Al la duklando Koburgo apartenis krome ekde 1816 la princlando Lichtenberg kun la urboj Baumholder (en la nuna federacia lando Rejnlando-Palatinato) kaj St. Wendel (en la nuna federacia lando Sarlando, 320 kilometrojn okcidente de Coburg, 350 kilometrojn sudokcidente de Gotha) apud la rivero Nahe, sed en 1834 la duko vendis ĝin al Prusio.

Thumb
la duklando (mezhelverde) en la Germana Imperiestra Regno de 1871 ĝis 1918

Ekde 1871 ĝis 1918 la duklando apartenis al Germana Imperiestra Regno, sed konservis siajn limojn kaj sian lokan administradon. Kiam la germana monarkio finiĝis post la Unua mondmilito, la duobla duklando en 1918 disfalis al la "liberaj ŝtatoj" (= respublikoj) de Koburgo kaj Gotao. Post plebiscitoj Koburgo aliĝis al Bavario kaj Gotao al Turingio.

Remove ads

Gravuloj

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Ulrich Hess, Geschichte Thüringens 1866 bis 1914, Verlag Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1991, ISBN 3-7400-0077-5.
  • Augenzeugenberichte: Das Herzoglich Sachsen-Coburg-Gothaische Infanterieregiment 1866, Band 11 - Schlacht bei Langensalza 1866, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2002, ISBN 3-936030-10-3.
Remove ads

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads