Konjugacio de la angla

From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Konjugacion de la angla karakterizas limita kvanto de verbaj formoj kaj iuj certaj kompleksaj verboformoj. Uzadon de angla verbo gvidas pli aspekto ol tenso. Tial, tradicia uzado de modoj kaj tensoj en Esperanto ne necese rekuperas la nuancojn de ties korespondaj modoj kaj tensoj en la angla. Pro tio, ekzemploj en Esperanto spegulas la morfologion de la verboj, kaj ne necese la plej taŭgan tradukon.

Ĉi artikolo traktas tiujn du facetojn de la angla konjugacio: la formo de la verbo kaj la uzado de tensoj.

Remove ads

Indikativo

Simplaj tensoj

Simplaj tensoj, aŭ tensoj, kadras la koncernan tempon dum kiam ago ozakas aŭ plenumiĝas. La angla havas tri tensojn, la paseo, la prezenco, kaj la futuro.

Paseo simpla

La paseo de regulaj verboj havas la saman formon ĉe ĉiuj personoj.

La formojn de neregulaj verboj en la paseo oni devas parkere lerni:

  • to eat donas ate;
  • to think donas thought;
  • to set donas set.

Listo de verboj neregulaj estas disponebla ĉe Vikivortaro.

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa : I did not play (formo kuntiriĝa: I didn't play).
  • Formo inversia: did I [not] play.

Prezenco simpla

La prezenco fleksias nur por la tria persono singularo per aldono de -s al la radiko. La aliaj personoj estas nevariaj.

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa : I do not play (formo kuntiriĝa : I don't play).
  • Formo inversia: do I [not] play.

Futuro simpla

La futuro uzas la helpoverbojn shall kaj will (shall estas malpli ofta en Usono).

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I shall/will not play (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't play).
  • Formo inversia: shall/will I [not] play.

Imperfektaj tens-aspektoj

Paseo imperfekta

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I was not playing (formoj kuntiriĝaj: I wasn't playing).
  • Formo inversia: was I [not] playing.

Prezenco imperfekta

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I am not playing (formo kuntiriĝa: I'm not playing).
  • Formo inversia: am I [not] playing.

Futuro imperfekta

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I shall/will not be playing (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't be playing).
  • Formo inversia: shall/will I [not] be playing.

Perfektaj tens-aspektoj

Paseo perfekta

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I had not played (formo kuntiriĝa: I hadn't played).
  • Formo inversia: had I [not] played.

Prezenco perfekta

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I have not played (formo kuntiriĝa: I haven't played).
  • Formo inversia: have I [not] played.

Futuro perfekta

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I shall/will not have played (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't have played).
  • Formo inversia: shall/will I [not] have played.

Miksita aspekto

Pasea

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I had not been playing (formoj kuntiriĝaj: I dadn't been playing).
  • Formo inversia: had I [not] been playing.

Prezenca

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I have not been playing (formo kuntiriĝa: I haven't been playing).
  • Formo inversia: have I [not] been playing.

Futura

Tabelo tipa de regulaj formoj:

Pliaj informoj to play, ludi ...
  • Formo negativa: I shall/will have been playing (formoj kuntiriĝaj: I shan't/won't have been playing).
  • Formo inversia: shall/will I [not] have been playing.
Remove ads

Kondicionalo

Kiel tipe por pluraj lingvoj, kondicionalo konsistas el kondiĉo en ĉefpropozicio kaj konsekvenco en subpropozicio. Iu inter tiuj propozicioj povas aperi antaŭ la alia. Uzado de konjunkcioj ne estas necesaj, sed la dependa propozicio ofte komencas per if, kaj finas per komo. Certaj dependaj propozicioj povas formuliĝi per inversio sen ia konkunkcio: should you fail...; were he to die...; had they helped us....

Ĉi tiuj formoj prezentas multajn malfacilojn korespondante formon al signifo. Tre bedaŭre estas, ke ĝis nun neniu gramatikisto de Esperanto estas resume pritraktinta la diversajn formojn de la kondicionalo. Ĉi tial, tradukoj estas provizitaj.

Nula kondicionalo

Nula kondicionalo referencas kondicionalojn kiuj esprimas simplan implikon kiam ambaŭ propozicioj estas en la prezenco simpla.

Pliaj informoj Ĉefpropozicio, Subpropozicio ...

Unua kondicionalo

"Unua kondicionalo" referencas probablecon estontan, aplikante la prezencon simplan en la ĉefpropozicio kaj la futuron simplan en la subpropozicio. En formala registro, ĉi tiun ideon povas esprimi subjunktivo:If need be, we'll rent a car.

Pliaj informoj Ĉefpropozicio, Subpropozicio ...

Dua kondicionalo

Dua kondicionalo referencas hipotezan situacion, aplikante la paseon simplan en la ĉefpropozicio kaj would + nudan infinitivon en la subpropozicio.

Pliaj informoj Ĉefpropozicio, Subpropozicio ...

Miksita kondicionalo de pasinta kondiĉo

Miksita kondicionalo de pasinta kondiĉo referencas situacion kiu povus est nun diferenca se la kondiĉo estus plenumita. Ĝi formiĝas per la paseo perfektiva en la ĉefpropozicio kaj would + nuda infinitivo en la subpropozicio. Ambaŭ miksitaj kondicionaloj estas miksoj de la dua kaj tria kondicionaloj.

Pliaj informoj Ĉefpropozicio, Subpropozicio ...

Miksita kondicionalo de daŭra kondiĉo

Miksita kondicionalo de daŭra kondiĉo referencas kiu povintus esti diferenca se la kondiĉo jam estus plenumita. Ĝi formiĝas per la paseo simpla en la ĉefpropozicio kaj would + la prezenco perfektiva en la subpropozicio. Ambaŭ miksitaj kondicionaloj estas miksoj de la dua kaj tria kondicionaloj.

Pliaj informoj Ĉefpropozicio, Subpropozicio ...

Tria kondicionalo

Tria kondicionalo referencas hipotezan, kontraŭfaktan, situacion estintan, uzante la paseon perfektivan en la ĉefpropozicio kaj would + la prezencon perfektivan en la subpropozicio.

Pliaj informoj Ĉefpropozicio, Subpropozicio ...
Remove ads

Voĉoj

Voĉo de verbo priskribas la rilaton inter la ago aŭ stato de verbo kaj ĝiaj argumentoj (t.e. subjekto, objekto, kc.). Kiam la subjekto estas la agento, la verbo estas en la aktiva voĉo, aŭ aktivo. Se la subjekto estas la paciento, la verbo estas en la pasiva voĉo, aŭ pasivo.

Malkiel en Esperanto, la angla havas nek la medialan, nek la faktitivan voĉojn, kiuj estas ofte esprimitaj per partikulaj verboj.

La aktivo kunjugacias normale laŭ la koncerna modo.

La pasivon oni formas helpoverboj, kaj foje get, kaj la perfektiva participlo de la verbo. La agenton povas identi prepozicia sintagmo kun la prepozicio by, sed tio ne estas necesa. Ĝi povas esti uzita en pluraj kuntekstoj:

  • «Kennedy was assassinated in 1963.»
  • «Mistakes were made
  • «The window got broken
  • «Have you ever been kicked by an elephant?»
  • «Don't get killed
  • «Being attacked by Geoffrey Howe was like being savaged by a dead sheep.»

Frazalaj Verboj

Ekzistas tri ĉefaj specoj de frazala verbo[1]:

1. Verbo + prepozicio (prepoziciaj verboj). Kiam la la elemento estas prepozicio, ĝi sekvas la verbon kiu estas transitiva:

a. «Who is looking after the kids?»
b. «They picked on nobody.»
c. «I ran into an old friend.»
d. «She takes after her mother.»
e. «Sam passes for a linguist.»
f. «You should stand by your friend.»

2. Verbo + partikulo (partikulaj verboj). Kiam la elemento estas partikulo (ne plu prepozicio ĉar ĝi ne havas komplementon), ĝi povas esti transitiva aŭ netransitiva. Se transitiva, ĝi povas sekvi la objekton:

a. «They brought that up twice.»
b. «You should think it over
c. «Why does he always dress down
d. «You should not give in so quickly.»
e. «Where do they want to hang out
f. «She handed it in

3. Verbo + partikulo + prepozicio (partikulo-prepoziciaj verboj). Se ĉeestas partikulo kaj prepozicio, tiuj devas sekvi la verbon:

a. «Who can put up with that?»
b. «She is looking forward to a rest.»
c. «The other tanks were bearing down on my Panther.»
d. «They were really teeing off on me.»
e. «We loaded up on snacks.»
f. «Susan has been sitting in for me.»
Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads