Konstelacio
bildo el steloj From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Konstelacio aŭ stelaro aŭ stelfiguro estas aro da steloj kiuj rigardataj el la Tero formas grupon kaj figuron. La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia, kaj troviĝas en malsamaj distancoj de la Tero. La termino estas uzata en astronomio kaj astrologio. [1]
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa oficiala divido de la ĉielo al 88 areoj, kaj diversaj antaŭaj sistemoj. Por pli vasta signifo rigardu la paĝon Stelaro. |


Jam en la 2-a jarcento la astronomo Ptolemeo priskribis 48 stelfigurojn, kiujn li nomis laŭ la Greka Mitologio. Pli poste Johann Bayer (1572–1625), Johannes Hevelius (1611–1687) kaj Nicolas Louis de Lacaille (1713–1762) difinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la suda ĉielosfero. Dekdu el ili estas trairataj de la ekliptiko; ili konsistigas la zodiakon, kiu ludas gravan rolon en astrologio.
Interalie, ankaŭ la ĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj.
Remove ads
La 88 modernaj konstelacioj
La nuntempa oficiala divido de la ĉielo en 88 konstelaciojn estiĝis en 1922, kiam la Internacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis la nunajn konstelaciojn, kun nomoj devenaj de tradiciaj astronomiaj kaj astrologiaj sistemoj. La 88 konstelacioj senreste plenigas la ĉielsferon (plenan solidan angulon), kaj do ĉiu astronomia objekto ekstere de la sunsistemo troviĝas en iu konstelacio.
Remove ads
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads