Leono (konstelacio)
zodiaka konstelacio en la ĉiela ekvatoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Leono (latine: Leo) estas konstelacio de la tera ĉielo de la zodiako.

Ĉefaj steloj kaj ĉielaj objektoj:
- α Leonis estas stelo Reĝeto distanca 77,5 lumjarojn.
La stelfiguro riĉas je galaksioj, sed ili ne videblas nudokule.
Remove ads
Mitologio

Laŭ la helena mitologio[1] ", la unua el al dek du laboroj de Heraklo konsistis en la mortigo de la leono, kiu terorizis nokte kaj tage la brutaron kaj la loĝantaron de Nemeo, apud Korinto. Li devos mortigi la beston kaj reveni kunportante la felon. Tio estos la pruvo de la morto.
Heraklo kunprenis sian spadon, sian lancon, sian klabon kaj reton, kaj ekiris serĉi la leonon. Post du tagoj, li renkontis paŝtiston, kiu indikis, ke la leono troviĝas apud la plej proksima monteto. Estis la horo kiam la leono revenas de sia ĉasado. Heraklo kaŭriĝis malantaŭ arbaretaĵo apud grotenirejo, kaj atendis. Alvenis la leono. Heraklo stariĝis antaŭ la beston, kaj ĵetis sian lancon. Ĝi resaltis de la felo. Poste, li volis enprofundigi sian spadon sed vane, la felo ŝajnis, kiel roko. Tiam li prenis sian klabon, kaj lancis ĝin. Ĝi trafis la kapon de la leono, kiu rapide eniris la groton por rifuĝi. Sed Heraklo ligis sian reton tra la grotenirejo kaj sekvis ĝin enen. Nun, per liaj manoj, kroĉigante la leonon je la gorĝo, li sufokigis ĝin. Poste, li dispecigadis la beston uzante unu el liaj ungegoj.Kaj fine, surmetante la felon sur siaj ŝultrojn, li portis sian trofeon al Eŭristeo.
Leono estas granda konstelacio videbla en la tera ĉielo. La alfa stelo, kiu nomiĝas Reĝeto, situas en la brusto de la Leono. Malgranda Leono sekvas ĝin, situante inter la Granda Ursino kaj la Leono.
Remove ads
Astrologio
Laŭ Okcidenta astrologio, Leono estas zodiaka signo por naskitoj inter la 23-a de julio kaj la 22-a de aŭgusto.[2] Fakte, la Suno troviĝas en ĉi tiu konstelacio inter la 10-a de aŭgusto kaj la 15-a de septembro.[3]
Vidu ankaŭ

Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads