Kosmostacio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La kosmostacioj estas grandmasaj kosmoveturiloj kun vivtena sistemo. Ili diferencas de la kosmoŝipoj, ke ili ne estas konvenaj por surteriĝo kaj ne havas propran propulsian sistemon, nur kelkajn malgrandajn manovrajn movilojn. Ili ne kapablas fari gravajn manovrojn, por tio necesas kosmoŝipoj.

Per ekuzo de kosmostacioj, eblis fari longtempajn eksperimentojn por analizi la efikojn de la longtempa kosmoflugo kaj fari eksperimentojn rilate al vivscienco, astronomio, terobservado, materialscienco.
La fruaj unuageneraciaj kosmostacioj (Saljut 1, 5) havis nur unu dokejon, tiel ĝi povis akcepti nur unu kosmoŝipon kaj pluaj reprovizaj ŝarĝoportaj kosmoŝipoj ne povis endokiĝi. La pli postaj kosmostacioj estis ekipitaj per min. du dokejoj, tiel oni solvis la problemon de la reprovizo kaj la homoj povis restadi ne nur kelkajn semajnojn sed monatojn. Meze de la 1980-aj jaroj aperis la duageneraciaj, plukonstrueblaj, t.n. modul-kosmostacioj. Tiuj konsistas el multaj, tropremitaj unuoj, t.n. moduloj, tiel la interna hermeta volumeno grandiĝis je pluroblo.
Ekde la flugo de Sojuz-11 (Saljut 1), ĉiu temporekordo estis atingita en kosmostacioj. La nuna rekordo de homa kosmorestado estas 437,7 tagoj, kiun atingis Valerij Poljakov rusa kosmonaŭto en la kosmostacio Mir, inter la 8-a de januaro 1994 kaj 22-a de marto 1995.
Pluevoluita versio de la kosmostacioj estas la kosmourboj, en kiuj aperas artefarita gravito kaj homoj povas restadi tie dum jaroj. Tiuj urboj aperas nur kiel planoj.
Remove ads
Kosmostacioj
Surorbigitaj kosmostacioj
- MOL (Manned Orbiting Laboratory) - eksperimenta kosmostacio, senhoma (Usono, 1966)
- Saljut - soveta kosmostacio-programo
- Saljut 1 - la unua loĝata kosmostacio (Sovetunio, 1971)
- Saljut 2 - sensukcesa lanĉo (Sovetunio, 1973)
- Skylab - la unua loĝata usona kosmostacio (Usono, 1973)
- Saljut 3 - (Sovetunio, 1974)
- Saljut 5 - (Sovetunio, 1976)
- Saljut 6 - kun plurdoka sistemo (Sovetunio, 1977)
- Szaljut 7 - (Sovetunio, 1982)
- Mir - la unua modul-kosmostacio (Sovetunio, 1986)
- Internacia Kosmostacio (angle International Space Station) - (internacia, ekde 1998)
- Tiangong 1 - (Ĉinio 2011)
- Tiangong 2 - (Ĉinio 2016)
- Ĉina kosmostacio (CSS/Tiangong) - ekde 2021
Planitaj, sed ne konstruitaj kosmostacioj
Remove ads
Datumoj de la loĝataj kosmostacioj
1 - ĝis 31-an de decembro 2004 2 - Post fino de la konstruo 3 -ĝis oktobro 2024
Remove ads
Eksteraj ligiloj
- KP183 Kosmostacioj. De Saljut I ĝis Tiangong – homa loĝado en la orbito, epizodo de la podkasto Kern.punkto, aperinta 2020-06-09 esperante
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads