Herdern

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Herdern
Remove ads

Herdern estas komunumo de la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro de la distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 922 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 960 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Lanzenneunforn situas sur la montoĉeno Seerücken unter la Suba Bodenlago kaj Frauenfeld. La plej alta punkto de la komunumo estas la monteto Hörnli kun alteco de 670 m s.m. norde de la vilaĝkerno de Herdern. La plej malalta punkto troviĝas en la ravino de la rivereto Seebach je 412 m s.m..

La komunumo konsistas el la municipoj kaj setlejoj Herdern, Lanzenneunforn, Wilen, Ammenhausen, Kugelshofen kaj Liebenfels.

Remove ads

Najbaraj komunumoj

Herdern limas en sudo al Warth-Weiningen, en okcidento al Hüttwilen, en nordo al Mammern, en nordoriento al Homburg kaj en sudokcidento al Pfyn.

Lernejoj

La komunumo posedas du bazajn lernejojn en la vilaĝoj Herdern kaj en Lanzenneunforn. Por la sekundara lernejo la infanoj devas iri al la najbara komunumo Hüttwilen.

Trafiko

Herdern atingeblas ek de Frauenfeld kaj de Stein ĉe Rejno per poŝtaŭto. Lanzenneunforn akireblas ankaŭ poŝtaŭte sed ek de Steckborn.

Historio

La unua dokumenta mencio de Herdern datiĝas el la jaro 1094 kiel Harderin kaj tiu de Lanzenneunforn de la jaro 1332 kiel Núforon. Bienposedantoj en Herdern estis en mezepoko unue la abato de Wil kaj poste la Monaĥejo Sankt-Galo. La posedrajtoj falis poste al la Monaĥejo Kalchrain en Hüttwilen, kiu estis fondita en la jaro 1331.

En Lanzenneunforn estis konstruita en la 13-a jarcento la Kastelo Liebenfels, ĝi hodiaŭ estas privata posedaĵo. La Kastel Herdern estis origine en la 11-a aŭ 12-a jarcento defendoturo. Hodiaŭ en la konstruaĵo troviĝas institucio por homoj kun psikaj kaj sociaj problemoj.

La hodiaŭa politika komunumo Herdern estis fondita la 1-an de januaro 1998 per kunigo de la antaŭ municipkomunumo Herdern kun siaj lokkomunumoj Herden kaj Lanzenneunforn.

Remove ads

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads