Kvadrata kahelaro

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kvadrata kahelaro
Remove ads

En geometrio, la kvadrata kahelaro estas regula kahelaro de la eŭklida ebeno. En la kahelaro estas kvar kvadratoj ĉirkaŭ ĉiu vertico. Ĝia simbolo de Schläfli estas {4,4}.

Rapidaj faktoj

La ena angulo de kvadrato estas 90 gradoj, tiel kvar kvadratoj je punkto havas plenan angulon de 360 gradoj. Kvadrato kahelaro estas unu el tri regulaj kahelaroj de la eŭklida ebeno. La aliaj du estas la regula seslatera kahelaro kaj la regula triangula kahelaro.

Remove ads

Unuformaj kolorigoj

Dosiero:Square tiling unuform colorings.png
9 unuformaj kolorigoj de kvadrata kahelaro

Estas 9 diversaj unuformaj kolorigoj de regula kvadrata kahelaro. La koloroj estu priskribataj per ciferoj 1, 2, 3, 4. Tiam en la 9 variantoj de la kolorigoj, la 4 kvadratoj ĉirkaŭ ĉiu vertico havas kolorojn 1111, 1112(i), 1112(ii), 1122, 1123(i), 1123(ii), 1212, 1213, 1234. En okazoj (i) estas simpla reflekta simetrio, en okazoj (ii) estas glita reflekta simetrio.

Remove ads

Vico de rilatantaj pluredroj kaj kahelaroj

La kvadrata kahelaro estas ero de vico de regulaj pluredroj kaj regulaj kahelaroj de la eŭklida kaj hiperbola ebenoj kun verticaj figuroj (4n).

Thumb
Kubo (43)
Thumb
Kvadrata kahelaro (44)
Thumb
Ordo-5 kvadrata kahelaro (45)

Ordo-6 kvadrata kahelaro (46)

Kahelaroj konstruitaj surbaze

Estas 8 unuformaj kahelaroj kiu povas esti konstruitaj surbaze de la regula seslatera kahelaro (aŭ ĝia duala triangula kahelaro), inkluzive la seslateran kahelaron mem.

El la 8 formoj nur 3 estas topologie diversaj - la kvadrata kahelaro, senpintigita kvadrata kahelaro kaj riproĉa kvadrata kahelaro.

En la bildoj la edroj bazitaj je la originalaj edroj estas kolorigita kiel ruĝaj, bazitaj je la la originalaj lateroj estas bluaj, bazitaj je la originalaj verticoj estas flavaj.

Pliaj informoj Kahelaro, Operacio aplikita ...

Uzoj

Thumb
Kvadrataj kaheloj sur planko
  • La kvadrata kahelaro uzatas multe uzata en konstruado por kovri murojn per kaheloj. Fakte, de ĉi tie venis la termino kahelaro en geometrion.
  • Ŝakluda tabulo havas kvadratan kahelaron kun unuforma kolorigo 1212. Ankaŭ multaj aliaj tabulludoj uzas similojn tabulojn, iam kun unuforma kolorigo 1111 (ĉiuj edroj estas de la sama koloro).

Vidu ankaŭ

Thumb
5-kvadratoj - plurkvadratoj de ordo 5

Referencoj

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p36.

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads