Lightning
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lightning estas projekto de la grupo de Mozilla, kiu okupiĝas pri kalendaraj aplikaĵoj, kampo, en kiu ĝis nun Microsoft Outlook estas gvida. Kontraste al la aplikaĵo Mozilla Sunbird, Lightning ne estas determinita kiel memstara programo, sed kiel etendaĵo, kiu kompletigu la retpoŝtan programon Thunderbird pri kalendara funkcio.
La unua versio 0.1 de Lightning aperis la 14-an de marto 2006. La aktuala versio estas 0.8 kaj estas je dispono por elŝuto ekde la 4-a de aprilo 2008. „Lightning“ estas labortitolo kaj ne oficiala produktnomo. Tial la titolo „Mozilla Lightning“ estas malkorekta.
Remove ads
Lightning en Esperanto
Lightning estas nun havebla ankaŭ en Esperanto, en la aktuala versio 0.8 por Vindozo, Linukso kaj Makintoŝo. La esperanta traduko de Lightning estas neoficiala, do vi trovas ĝin nur sur la retejo, kies ligilon vi trovas sub Eksteraj ligiloj resp. en la linio Lingvo/j en la informkesto dekstre.
Eksteraj ligiloj
- Lightning en Esperanto (neoficiala) Arkivigite je 2008-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Lightning - Project Home angle
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads