Lily-Rose Depp
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lily-Rose Depp (naskiĝis la 27-an de majo 1999 en Parizo) estas franca-usona manekeno kaj aktorino.
Remove ads
Biografio
Lily-Rose Melody Depp estas la pli aĝa filino de Johnny Depp kaj Vanessa Paradis. Ŝi havas fraton, Jack, tri jarojn pli juna ol ŝi.
Ekde ŝia naskiĝo ŝi altiris la atenton de amaskomunikiloj. Dum infaneco ŝi vivis kun siaj gepatroj inter Los-Anĝeleso kaj Parizo. Ŝia onklino el la patrina flanko estas Alysson Paradis.
Ŝi debutis karieron de aktorino en 2014, per apero en la filmo Tusk, en kiu ludis ŝia patro. Ŝi daŭrigis poste en 2016 per Yoga Hosers kaj Planetarium, je la flanko de Natalie Portman.
Tre aktiva sur sociaj retoj[1], ŝi kalkulas interalie pli ol du milionoj da sekvantoj en sia konto Instagram[2],[3].
Ekde 2015, ŝi estas egerio de marko Chanel.
En 2016, Lily-Rose Depp ludis unu el la ĉefaj roloj de la filmo La Danseuse, prezentita en la selekto "Un certain regard" en Festivalo de Cannes 2016. Por la okazo, ŝi unuafoje supreniris la ŝtuparon de la festivalo, tre atentata de amaskomunikiloj.
Remove ads
Filmaro
- 2014: Tusk de Kevin Smith: Colleen Colette
- 2016: Yoga Hosers de Kevin Smith: Colleen Colette
- 2016: La Danseuse de Stéphanie Di Giusto: Isadora Duncan
- 2016: Planetarium de Rebecca Zlotowski: Laura
- 2018: Les Fauves de Vincent Mariette: Laura
- 2018: L'Homme fidèle de Louis Garrel: Ève
- 2019: The King de David Michôd: Catherine de Valois
- 2023: The Idol de Sam Levinson
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Fonto
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
