Provinco Como
provinco de Lombardio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La provinco Como estas provinco en Italio. Ĝi situas en la regiono Lombardio de norda Italio kaj havas sian nomon pro la samnoma ĉefurbo Como, kiu situas borde de la alpa lago de Como. Fine de la jaro 2021 la provinco sume havis 594 657 loĝantojn, kaj fine de 2024 estis 598 333. Ili etendiĝas sur areo de 1 288,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 465 loĝantoj/km².


la provinca ĉefurbo borde de la samnoma lago

vilao Rotonda, la provinca sidejo
La teritorio havas komunan limon kun Tiĉino, Grizono, provinco Sondrio, provinco Lecco, provinco Monza kaj Brianza, provinco Varese kaj metropola urbo Milano.
Remove ads
Komunumoj
Ĝis 2023 la provinco konsistis el 148 komunumoj, sed komence de 2024 la eksaj komunumoj Ronago kaj Uggiate-Trevano estis unuigitaj al nova komunumo Uggiate con Ronago, tiel ke ekde tiam estas 147.
La komunumoj laŭ la nuna stato estas: Albavilla, Albese con Cassano, Albiolo, Alserio, Alzate Brianza, Anzano del Parco, Appiano Gentile, Argegno, Arosio, Asso, Barni, Bellagio, Bene Lario, Beregazzo con Figliaro, Binago, Bizzarone, Blessagno, Blevio, Bregnano, Brenna, Brienno, Brunate, Bulgarograsso, Cabiate, Cadorago, Caglio, Campione d'Italia, Cantù, Canzo, Capiago Intimiano, Carate Urio, Carbonate, Carimate, Carlazzo, Carugo, Caslino d'Erba, Casnate con Bernate, Cassina Rizzardi, Castelmarte, Castelnuovo Bozzente, Centro Valle Intelvi, Cavargna, Cerano d'Intelvi, Cermenate, Cernobbio, Cirimido, Claino con Osteno, Colonno, Komo, Corrido, Cremia, Cucciago, Cusino, Dizzasco, Domaso, Dongo, Dosso del Liro, Colverde, Erba, Eupilio, Faggeto Lario, Faloppio, Fenegrò, Figino Serenza, Fino Mornasco, Garzeno, Gera Lario, Grandate, Grandola ed Uniti, Gravedona ed Uniti, Griante, Guanzate, Inverigo, Laglio, Laino, Lambrugo, Lasnigo, Lezzeno, Limido Comasco, Lipomo, Livo, Locate Varesino, Lomazzo, Longone al Segrino, Luisago, Lurago Marinone, Lurago d'Erba, Lurate Caccivio, Magreglio, Mariano Comense, Maslianico, Menaggio, Merone, Moltrasio, Monguzzo, Montano Lucino, Montemezzo, Montorfano, Mozzate, Musso, Nesso, Novedrate, Olgiate Comasco, Oltrona di San Mamette, Orsenigo, Peglio, Pianello del Lario, Pigra, Plesio, Pognana Lario, Ponna, Ponte Lambro, Porlezza, Proserpio, Pusiano, Rezzago, Rodero, Rovellasca, Rovello Porro, Sala Comacina, San Bartolomeo Val Cavargna, San Fermo della Battaglia, San Nazzaro Val Cavargna, San Siro, Schignano, Senna Comasco, Solbiate con Cagno, Sorico, Sormano, Stazzona, Tavernerio, Torno, Tremezzina, Trezzone, Turate, Uggiate con Ronago, Val Rezzo, Valbrona, Valmorea, Valsolda, Veleso, Veniano, Vercana, Vertemate con Minoprio, Villa Guardia, Zelbio kaj Alta Valle Intelvi.
Se nomo en tiu ĉi listo ne aperas en bluaj, sed en nigraj literoj, tio signifas ke la komunumo same ekestis nove en la 2010-aj jaroj - ekzemple la lasta ero de la listo indikas pri la komunumo Alta Valle Intelvi kiu ekestis komence de 2017. Se esperantaj artikoloj pri tiuj novaj komumumoj estos kreitaj, la nomoj aŭtomate aperas bluaj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Regionoj kaj provincoj de Italio |
|
BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi |
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads