Krestostrigo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Krestostrigo (Lophostrix cristata) estas mezgranda strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. Ĝi estas la nura specio (monotipa) en la genro Lophostrix. Ĝi estas birdo loĝanta en Centra Ameriko kaj norda Sudameriko. Ĝi estas mezgranda strigo, facile rekonebla pro siaj tre longaj blankecaj oreltufoj kaj alie pli malhela aspekto. Ĝi loĝas en pluvarbaroj de malaltaj teroj kaj preferas malnovajn kreskaĵojn proksime al akvo. La krestostrigo estas strikte noktema specio, sed tre malmulte oni scias pri ĝia konduto.
Remove ads
Taksonomio
La genro de la krestostrigo estas en la familio Strigidae same kiel en la subfamilio Striginae kaj estas tradicie agnoskita kiel parto de la tribo Strigini kune kun Strix, Jubula kaj Pulsatrix. Tamen, lastatempaj analizoj sugestas, ke Lophostrix povus formi sian propran tribon, Pulsatrigini, kun Pulsatrix.[1]
Ekzistas tri agnoskitaj subspecioj:[2]
- Lophostrix cristata cristata (Daudin, 1800)
- Lophostrix cristata wedeli (Griscom, 1932)
- Lophostrix cristata stricklandi (Sclater & Salvin, 1859)
Oni sugestis, ke Lophostrix cristata stricklandi povus esti specife malsama de Lophostrix cristata surbaze de tio, ke ĝi havas grizan morfon, pli mallongan kanton kaj strikte flavajn irisojn.
Remove ads
Aspekto
La krestostrigo estas mezgranda strigo kun totala longo varianta de 38 ĝis 43 cm kaj pezas 425 ĝis 620 gramojn.[2] Ĝi estas distingebla pro siaj tre longaj blankaj aŭ flavbrunaj oreltufoj kaj sia elstara blankeca okulstrio, kiu etendiĝas en la oreltufojn. La irisoj varias de flavaj ĝis brunaj makulecaj per ruĝbruna koloro.[3] La beko estas ĝenerale flava aŭ pli malhela kaj ĝiaj piedfingroj estas pale grizbrunaj.
La mezoptilo (lanugo) de junuloj estas blankeca. Ilia vizaĝdisko estas malhela, kaj la oreltufoj estas mallongaj. La flugo- kaj vostoplumoj similas al tiuj de plenkreskuloj.[2]
Kolormorfoj
La plenkreskuloj havas du kolorajn morfojn: malhelan kaj palan morfon.[4] Tria grizeca morfo estis priskribita, sed ĝi estas limigita al la subspecio Lophostrix cristata stricklandi.[2]
La malhela morfo havas ĝenerale ĉokoladbrunan koloron, kun la krono, vizaĝdisko kaj supra brusto en la sama profunda ĉokolada koloro. La flugilkovriloj kaj unuarangaj flugilplumoj estas punktecaj de blanko kaj ĉiuj flugilplumoj estas striecaj helaj kaj malhelaj. La vostoplumoj estas ĉokoladbrunaj kun iom da pli malhela makuleco kaj la gorĝo estas pala sablokolora.[2]
La helformaj individuoj estas ruĝecbrunaj ĝenerale kaj la supra brusto havas malhelbrunan kolumon.[2]

Remove ads
Distribuado kaj habitato
La krestostrigo estas loĝanta (nemigranta) birdo tra sia centra kaj sudamerika arealo.
Distribuado
La krestostrigo troviĝas en Centrameriko kaj norda Sudameriko, kie ĝi troviĝas en Belizo, Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Salvadoro, Franca Gvajano, Gvatemalo, Gujano, Honduro, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Peruo, Surinamo kaj Venezuelo. Ĝi troviĝas en la Amazona baseno krom en la nordokcidenta basena regiono kun okcidenta Gujano, Venezuelo kaj centra-orienta Kolombio.
Habitato
La naturaj vivejoj de la krestostrigo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltebenaĵaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montaraj arbaroj. Ili vivas ĝis 1000m en alteco,[5] kaj troviĝas en pli granda abundo kie estas subkreskaĵaro kaj la ĉeesto de baroj.[6] Krestostrigoj ankaŭ preferas proksimecon al akvo. Ili preferas malnovajn arbarojn, tamen ili ankaŭ troveblas en neĝenataj sekundaraj arbaroj.[7] Pli specife, ili estas plej abundaj en malnovaj inundebenaĵaj arbaroj kaj malplej abundaj en primaraj laŭsezone inunditaj marĉaj arbaroj.[8]
En Meksiko, ili troviĝas en tropikaj ĉiamverdaj kaj duonfalfoliaj arbaroj, riverbordaj areoj, maldensejoj kaj antaŭmontetoj.[5]
Kutimaro
Kiel ĉe plej multaj strigoj, ĉi tiu specio estas strikte noktema. Ili ĝenerale ripozas kun sia partnero dumtage en densaj arbustoj, laŭlonge de arbarkovritaj riveretoj aŭ riveroj kaj ŝatas ripozi 3 ĝis 10 metrojn super la tero. Kiam la krestostrigo estas ĝenata dum ripozado, ĝi fariĝas svelta kaj starigas siajn oreltufojn alte.[2]
Reproduktado
La krestostrigo reproduktiĝas dum la seka aŭ frua pluvsezono kaj ŝajne nestas en nature okazantaj truoj de maturaj arboj.[2]
Manĝado
Tiu strigo manĝas ĉefe grandajn insektojn, kaj oni supozas, ke ili manĝas ankaŭ malgrandajn vertebrulojn. Vespertoj supozeble reprezentas nur 5% de la dieto de la strigo, sed ili estas konataj kiel oportunismaj predantoj. Lastatempaj observoj priskribis du krestostrigojn predantajn la mallongvostan vesperton de Seba (Carollia perspicillata) en nebulaj areoj.[6]
Voĉo
La karakteriza krio de la krestostrigo kutime estas elsendata kiam ili sidas alte en la kanopeo. La krio estas malalta sed malproksime portata Gooooorrr aŭ Broorrr.[3] La kanto similas ransimilan kvakon kaj povas esti miskomprenita per la krio de la Nudkola tigrardeo. La kanto komenciĝas per balbuta raslo k-k-kkkk, kiu akceliĝas al profunda, raŭka kaj guturala krrrrrao. De malproksime la unuaj enkondukaj notoj estas neaŭdeblaj. La kanto estas ripetata je intervaloj de kelkaj sekundoj.[2]
Krestostrigoj emas esti pli laŭtaj direkte al la somera solstico.[9]
Remove ads
Konservado
Laŭ la ruĝa listo de minacataj specioj de la IUCN, la kreststrigo estas malplej zorgiga ekde 2012, kun populacioj klasifikitaj kiel stabilaj. Kvankam la populacioj malpliiĝas, la specio havas ekstreme grandan teritorion kaj oni taksas, ke ĝi havas populacion de pli ol 10 000 maturaj individuoj. Oni suspektas, ke ĝi perdos 18-21% de taŭga vivejo ene de sia teritorio dum la venontaj 17 jaroj, do oni suspektas, ke ĝi malpliiĝos je 25% dum tri generacioj.[10] Ĉi tiu strigo estas ankoraŭ sufiĉe ofta en neĝenataj primaraj arbaroj de Amazonio, sed povus fariĝi loke endanĝerigita kie okazas senarbarigo.[2]
Remove ads
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads




