Lotte
komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Lotte estas komunumo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. Ĝi apartenas al la distrikto Steinfurt, kaj troviĝas tuj sude de la urbo Osnabrück, kiu jam apartenas al la najbara federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2024 la komunumo havis 13 770 loĝantojn.
Ĝia teritorio apartenas al la regiono lando de Tecklenburg, la areo de eksa graflando samnoma, kaj en pli vasta senco al la historia regiono Monastera Lando, al kiu ankaŭ apartenas tri najbaraj distriktoj kaj la urbo Monastero, germane Münster (Westfalen); la historia regiono ne havas fikse difinitajn limojn - pli-malpli limoj estas la mezalta montaro Teŭtoburga Arbaro nordoriente, la rivero Lippe sude kaj la limo al la najbara ŝtato Nederlando okcidente.
Proksime troviĝas la aŭtovoja kruciĝo Lotter Kreuz inter la germana aŭtovojo A1, kiu vojas norden (al Bremeno kaj Hamburgo) kaj suden (al la Ruhr-regiono kaj Kolonjo), kaj la germana aŭtovojo A30, kiu vojas okcidenten (al Amsterdamo) kaj orienten (al la germana aŭtovojo A2 kaj de tie al Hanovro kaj Berlino).
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


