Louis-François Lejeune

From Wikipedia, the free encyclopedia

Louis-François Lejeune
Remove ads

Louis-François, Barono Lejeune (3a de Februaro 1775 en Strasburgo – 29a de Februaro 1848) estis franca generalo, pentristo, kaj litografo. Liaj memoroj estis ofte republikigitaj kaj lia nomo estis gravurita en la Triumfa Arko de Parizo, kiel veterano de la Napoleonaj Militoj.

Thumb
La Batalo de la Piramidoj, de Lejeune.
Thumb
La batalo de Austerlitz, de Louis-François Lejeune.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Naskiĝinta en Versajlo, li estis batalkampa helpanto de la Generalo Louis-Alexandre Berthier kaj partoprenis en nombraj kampanjoj de Napoleono Bonaparte, kiujn li uzis kiel temoj por siaj artaĵoj. Lia famo devenis de vereco kaj vigleco de liaj verkoj, ĝenerale plenumita el skizoj faritaj sur la batalkampo mem. Liaj primilitaj pentraĵoj estis ekspoziciataj en la Egipta Salono de Londono kie ili devis esti protektitaj de la homamasoj kiuj furoris por spekti ilin.

La germana militkampanjo de 1806 veturigis lin al Munkeno, kie li vizitis la atelieron de Aloys Senefelder, inventisto de la litografio. Lejeune fasciniĝis pri la ebloj de tiu nova metodo kian oni faris cent kopiojn de sia fama "Kosako" (presita de C. kaj Senefelder, 1806) dum li vespermanĝis; li sendis unu el tiuj kopioj al Napoleono. De tiam li estis unu de la enkondukistoja kaj defendantoj de la litografio en Francio.

Remove ads

Bibliografio

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads