Ludwig Robert

From Wikipedia, the free encyclopedia

Ludwig Robert
Remove ads

Ludwig ROBERT (naskiĝinta la 16-an de decembro 1778 en Berlino, mortinta la 5-an de julio 1832 en Baden-Baden) estis germana poeto el juda familio. Li estis la frato de la fama salonistino Rahel Varnhagen von Ense.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Vivo

Robert mallongan tempon trejnitis kiel komercisto kaj baldaŭ dediĉis sin al filozofiaj studoj: unue en Halle (Saale), poste en Berlino. Tie entuziasmigis lin la prelegoj de Johann Gottlieb Fichte. Ili ebligis al lin bonan konatiĝon kun doktrinoj kristanaj. Li vojaĝis tra Germanujo, Nederlando kaj Franclando kaj vivis poste alterne en Berlino, Dresden, Karlsruhe kaj Stuttgart, kie li estis dum kurta periodo en 1814 legato de la rusa ambasadejo.

Remove ads

Graveco

Kiel poeto li ne havis iun longdaŭran efikon. La plej grava inter liaj verkoj estas la burĝa tragedio »Die Macht der Verhältnisse« (Stuttgart 1819). Menciindas inter la aliaj verkoj jenaj: »Kämpfe der Zeit« (poemoj, Tübingen 1817); »Die Sylphen« (opero, Berlin 1806); »Die Tochter Jephthas« (tragedio, Tübingen 1820); »Cassius und Phantasus« (romantika komedio, Berlin 1825); »Staberl in höhern Sphären«, (burleskaĵo, 1826); »Gedichte« (Mannheim 1838, 2 partoj).

Remove ads

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 17. Leipzig 1909, p. 27, kio legeblas tie ĉi interrete.

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads