ML (programlingvo)
funkcia programlingvo From Wikipedia, the free encyclopedia
ML (angle Meta Language) estas ĝeneralcela funkcia programlingvoj. Ĝi radikas el Lisp, kaj taksitas kiel “Lisp kun tipoj”. Ĝi famas pro sia uzo de plurforma tipsistemo Hindley–Milner, kiu aŭtomate asignas la tipojn de la plejmulto de esprimoj sen postuli eksplicitajn tipnotojn, kaj certigas tipsekurecon – estas formala pruvo, ke bontipa ML-programo ne kaŭzas dumrulajn tiperarojn.[1] ML provizas modelkongruigon por funkciargumentoj, rubokolektado, obeema programado, voko-laŭ-valoro kaj curry-igo. Ĝi forte uzatas ĉe programlingva esplorado kaj estas unu el la malmultaj lingvoj tute specifigitaj kaj kontrolitaj per uzo de formala semantiko. Ĝiaj tipoj kaj modelkongruadoj igas ĝin bonsitua kaj ofte uzata por operacii sur aliaj formalaj lingvoj, kiel ĉe skribado de tradukiloj, aŭtomata teorempruvado kaj formalkontrolo.
ML | |
---|---|
programlingvo • proceda programlingvo • funkcia programlingvo | |
Paradigmo: | plurparadigma: funkcia, ordonema |
Paradigmo(j): proceda programado • funkcia programado • ordonema programado | |
Aperis en: | 1973 |
Aŭtoro(j): | Robin Milner k.a. ĉe la Universitato de Edinburgo |
Programlingva(j) dialekto(j): | Standard ML, Caml, OCaml, F# |
Kreita sub la influo de: | ISWIM |
Havas influon sur: | Clojure, Coq, Cyclone, C++, Elm, F*, Haskell, Idris, Miranda, Nemerle, Opa, Erlang, Rust, Scala |
Superrigardo
Nuntempe estas kelkaj lingvoj en la familio ML; la tri plej elstaraj estas Standard ML (SML), OCaml kaj F#. Ideoj el ML influis grandan nombron de aliaj lingvoj, kiel Haskell, Cyclone, Nemerle, ATS kaj Elm.
Vidu ankaŭ
- Standard ML kaj ĝiaj realigoj:
- SML/NJ, realigo kun etendoj por kunrula programado ellaborita ĉe Universitato Princeton kaj Bell Laboratories
- Moscow ML, realigo origine bazita sur Caml Light
- Alice ML, etendo de Standard ML kun subteno de paralela programado per uzo de estontaĵoj
- MLton, potenca plenprograme optimiga tradukilo strikte konforma al la Difino
- Dependent ML, etendo de ML kun dependaj tipoj, kiu kondukis al la ellaborado de ATS
- Lazy ML, eksperimenta pigre taksa ML-dialekto el la komencaj 1980j, kiu paved the way por tradukado de voko-laŭ-bezono-lingvoj, kiel ekzemple Haskelo kaj Clean
- PAL, eduka lingvo rilata al ML
Referencoj
Plua legado
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.