Macapá

municipo en la subŝtato Amapao de Brazilo From Wikipedia, the free encyclopedia

Macapá
Remove ads

São José do Macapá aŭ simple Macapá [makapa], esperantigite Makapao, (00° 02′ N 51° 04′ U (mapo)) estas municipo kaj urbo de Brazilo, ĉefurbo de subŝtato Amapá. En 2005 ĝi havis 355.408 loĝantojn en 6563 km², loĝdenso 49,75/km². La suda parto de municipo estis tuŝata de la ekvatoro, sekve parto de municipo estas en norda kaj parto en suda hemisfero, samkiel la futbala stadiono.

Thumb
Rapidaj faktoj municipo de Brazilo • urbego • setlejo, Ĝemelurboj Kourou vd ...
Remove ads

Ĝiaj najbaraj municipoj estas Ferreira Gomes, Cutias, Amapá, Santana kaj Porto Grande.

Krom la portugalan, oni parolas en municipo la francan kaj indiĝenajn lingvojn.

Remove ads

Esperanto en Macapá

En Macapá estas nur kelkaj neorganizataj esperantistoj. Dank’al renkontiĝo okazinta en São Luís en 1987, kun la partopreno de kvindek du reprezentantoj de societoj de la Amazonio, Ramiro B. de Castro, de Esperantista Klubo Zamenhof el la ĉefurbo Belém, ricevis inviton por gvidi Esperanto-kurson en la urbo. Li bonvole akceptis la inviton kaj gvidis intensivan kurson, de la 23-a ĝis la 28-a de Novembro 1987. Partoprenis en la kurso tridek du lernantoj. Ĝi okazis en la subŝtata Sekretariejo de Administrado kaj meritis ampleksan disvastigon per la ĵurnaloj kaj televidkanaloj de Macapá.

Remove ads

Referencoj

Loading content...
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads