Mahbubnagar

universitata urbego en meza Barato From Wikipedia, the free encyclopedia

Mahbubnagar
Remove ads

MahbubnagarMahbub Nagar (telugue మహబూబ్ నగర్) estas universitata urbego en meza Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas la sidejo. Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Thumb
Eduka oficejo en Mahbubnagar
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Mahbubnagar situas sur montetaro en alteco de 498 metrojn de la marnivelo. Subŝtata ĉefurbo Hajderabado troviĝas 84, Rajĉur 93, Kurnul 103, Gulbarga 140, Nalgonda 141, Mumbajo 601, Kolkato 1263, tutlanda ĉefurbo Delhio 1323 kilometrojn (aere) .

Demografio

Laŭ la censo en 2011 Mahbubnagar havis populacion de 222573. La legopovo estas 84%.

Historio

La historiaj nomoj de Mahbubnagar estis Palamooru kaj Rukmammapeta. La urbego estas distrikta sidejo ekde 1883, tiam Mahbub Nagar ricevis fervojan kontakton. La komunumo iĝis triagrada municipo Nagar-municipo en 1942, duagrada en 1959, unuagrada en 1983, specialgrada en 2004.

Thumb
Universitata pordego

Lingvoj

La telugua estas la plej grava lingvo kun oficiala statuso en Mahbubnagar.

Religioj

En Mahbubnagar vivas precipe hinduoj (64%) kaj muslimoj (34%).

Klimato

En Mahbubnagar jare pluvas averaĝe po 771 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 22-33 °C.

Trafiko

Mahbubnagar havas trairantan fervojan linion kun stacidomo kaj 4 forirantajn ĉefvojojn kun kelkaj flankovojoj. Enurbe estas ankaŭ aŭtobusa stacidomo. La plej proksima internacia flughaveno funkcias en Hajderabado.

Eduko

En Mahbubnagar Universitato Palamuru funkcias kun kelkaj kolegioj.

Vidindaĵoj

Fontoj

  • WikiTrans
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads