Nalgonda

urbo en Barato From Wikipedia, the free encyclopedia

Nalgonda
Remove ads

Nalgonda (telugue నల్గొండ) Pri tiu ĉi sono aŭdu, estas urbego, municipo en meza-orienta Barato, en subŝtato Telangano, en la samnoma distrikto, kies sidejo ĝi estas. La historiaj loknomoj estis "Nilagiri" kaj "Nalgunda". Antaŭ junio 2014 ĝi situis en la subŝtato Andra-Pradeŝo.

Thumb
Urbodomo de Nalgonda
Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Remove ads

Geografio

Nalgonda situas sur montetaro en averaĝa alteco de 421 metrojn de la marnivelo. Suriapet troviĝas 38, subŝtata ĉefurbo Hajderabado 92, Varangal 106, Mumbajo 715, Kolkato 1130, tutlanda ĉefurbo Delhio 1303 kilometrojn (aere) .

Demografio

Laŭ la censo en 2011 Nalgonda havis populacion de 135744, kun la aglomeraĵo (en 2011) 154326. La legopovo estas 86,8 %, signife pli alta, ol la ŝtata mezumo.

Historio

Paleolitikaj restaĵoj estis trovitaj ĉirkaŭ Nalgonda. Dum la konata historio la areo apartenis al imperio de Aŝoko. Dum tiu periodo la regiono establis komercajn kontaktojn kun la Romia Imperio. En la 3-a jarcento la Budhismo prosperis. En la sekvaj jarcentoj pluraj dinastioj regis. Nalgonda akiris triagradan municipan statuson en 1941, la nuntempa statusa grado estas "speciala".

Lingvoj

La plej grava kaj oficiala lingvo en Nalgonda estas la telugua, sed la instruaj lingvoj estas ankaŭ la urdua kaj la angla.

Religioj

En Nalgonda vivas hinduoj preskaŭ (77%), muslimoj (19%) kaj aliaj.

Thumb
Municipa oficejo de Nalgonda

Edukado

En la distrikto Nalgonda universitato kaj kelkaj altlernejoj funkcias.

Klimato

En Nalgonda jare pluvas averaĝe po 751 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter julio-oktobro pli ofte pluvas, inter decembro-marto apenaŭ pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 23-35 °C.

Trafiko

Nalgonda havas trairan fervojn linion kaj 4 alvenantajn ĉefvojojn.

Vidindaĵoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads