Makurdi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Makurdi estas grandurbo, diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Benue en Niĝerio. Ĝi estas aviadila bazo de la armeo.


Remove ads
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 07° 44′ N 08° 32′ O (mapo)
- Areo: 820 km²
- Loĝantaro: 170 927 en 2012
- Supermara alteco: 95-110 m
- Horzono: UTC +1
- Poŝtkodo: 970...
Geografio
Makurdi situas sur ebenaĵo laŭ rivero Benue en la meza sekcio de la lando. Abuĝo troviĝas 100 km for, Port Harcourt 449 km. Pluraj ĉirkaŭaj loĝlokoj konsidereblas antaŭurboj de ĝi, ekzemple la loko Agbadi.
Historio
Makurdi estis fondita en 1920 kaj en 1927 ĝi estis administra centro. Ekde 1976 Makurdi iĝis ĉefurbo de nove kreita subŝtato Benue.
Ekonomio
Makurdi estas grava trafika nodo, sekve komercopunkto por la regiono.
Trafiko
Makurdi havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras el la urbo al Beninurbo, Abuĝo kaj Jalingo. Estas etŝpurajfervojaj kontaktoj al Enugu kaj Maiduguri, kiu nuntempe ne funkcias. Aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn al la aliaj urboj. La rivero estas navigebla precipe dum la pluva sezono. Ponto estis konstruita en 1932, la dua en 1978.
Klimato
Makurdi havas tropikan klimaton. La averaĝa temperaturo estas 24-28 °C. Jare pluvas 1 247 mm. La pluvo kulminas en septembro, sed en decembro ne pluvas.
Fontoj
- Angla kaj germana Vikipedioj
- Arkivigite je 2009-10-07 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads