Managvo

ĉefurbo de Nikaragvo From Wikipedia, the free encyclopedia

Managvo
Remove ads

Managvo (pli ĝuste, sed pli malofte Managŭo, hispane Managua, elparolu: Managŭa) estas milionurbo, ĉefurbo de Nikaragvo, de ties departemento kaj universitata urbo. Ĝi estas la plej granda urbo en Centra Ameriko. Fine de 2005 en la urbo vivis 937 489 loĝantoj[1].

Thumb
Rapidaj faktoj urbo, [[Dosiero:|300px]] Fotomontaĵo ...
Remove ads

Geografio

Thumb
la katedralo de Managvo
Thumb
urba silueto, fone la lago Managvo

Managvo situas ĉe la suda bordo de Lago Managvo, kiu estas meza-okcidenta parto de la lando.

La monteto de Tiscapa estas malgranda monteto formita de antikva vulkano, kiu situas en la urbo Managvo. Ĝi estas tre grava en la historio de Nikaragvo. En ĝia kratero troviĝas la Lageto de Tiscapa.

Historio

Fondita en la 16-a jarcento, Managvo fariĝis la landa ĉefurbo en 1855; antaŭe tiu ĉefeco apartenis alterne al la urboj Leono kaj Granado.

Managvo suferis fortan tertremon kun fajro kaj estis grandparte detruita je la 31-a de marto de 1931. La 23-an de decembro de 1972, ĝi suferis novan tertremon, kiu kaŭzis pli ol 10 000 mortojn. Ekestis granda internacia kampanjo por helpi la supervivantojn, sed estas pruvoj ke la diktatoro Somoza kaj liaj trupoj prenis grandan parton da ĝi, kio probable multe helpis en lian forigon el la povo fare de la sandinistoj kelkajn jarojn poste. La centra parto de la urbo ankoraŭ montras la damaĝojn tiam kaŭzitajn.

Ĉiufoje ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ la malnova centro, la hodiaŭa 'Areo monumental', (la kvartalo ĉirkaŭ la ruinoj de la katedralo, la nacia palaco, la teatro Ruben Dario kaj la nova prezidanta palaco). Uragano Mitch kaŭzis tamen en la jaro 1998 denovan detruon.

Pro redetruado, la ĉefurbo de Nikaragvo hodiaŭ ne havas centralecon, kaj sekve - ankaŭ pro krima danĝero - ĝi ne tre rekomendiĝas por turistoj sen gvido. Krome, multaj stratoj ne havas nomojn kaj stratkondiĉoj tre varias.

Remove ads

Trafiko

En distanco de 13 kilometroj troviĝas la internacia flughaveno de Managvo. La urbon trairas internacia aŭtovojo nomata Tut-Amerika Ŝoseo. Trajno trafikas al la Pacifika oceano.

Ĝemelurboj

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads