Manche

franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia

Manche
Remove ads

Manche [mɑ̃ːʃ], en Esperanto Maniko,[1] situanta borde de la france samnoma Manika Markolo, estas franca departemento de la regiono Normandio. Ĝia prefekta urbo estas Saint-Lô. Tie troviĝas Monto Sankta Mikaelo.

Thumb
Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...

La departemento enhavas 602 komunumojn.

Remove ads

Geografio

Manche estas parto de la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Calvados nordoriente, Orne oriente, Mayenne sudoriente kaj Ille-et-Vilaine sudokcidente. La norda parto nomiĝas Cotentin. Ĉirkaŭ la departemento, okcidente, norde kaj nordoriente, estas la maro La Manche (pli konata per la nomo Manika Markolo) je bordolongo de 350 km.

Rilate al geologio la departemento apartenas al la Armorika Montaro.

Remove ads

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:

Historio

La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per apliko de la leĝo de la 22a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Ĝia ĉefurbo estis komence Coutances, sed estas Saint-Lô ekde 1796. Post la Dua Mondmilito, Coutances fariĝis la centro de la departemento (prefektejo), ĉar Saint-Lô estis preskaŭ komplete detruita. Sed tio ŝanĝiĝis, kiam Saint-Lô estis rekonstruita.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads