Mano

ekstremaĵa parto de la brako de homo aŭ alia primato, ĉe la fino de brako aŭ antaŭmembro From Wikipedia, the free encyclopedia

Mano
Remove ads

La mano (el la latina lingvo manus) estas la parto de la brako de homo aŭ alia primato, kie la membro finiĝas. Ĉi tiu parto de la membro estas speciale uzata por teni kaj preni aĵojn. Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, homa mano havas kvin fingrojn: dikfingron, montrofingron, mezfingron, ringofingron, kaj etfingron.

Thumb
Maldekstra mano de interna flanko
Thumb
Manetoj de Java tupajo (Tupaia javanica) sur mano de homo (Homo sapiens)

En homa biologio, la koncepto de dominanta mano referencas al pli ampleksa lerteco, rendimento, rapido, precizeco aŭ individua prefero por la uzado de difinita mano (ĉu la dekstra ĉe dekstramanuloj; ĉu la maldekstra ĉe maldekstramanuloj). La pli malkapabla mano aŭ tiu por kiu oni montras malpli grandan preferon, estas nomata nedominanta mano.

Fermita mano nomiĝas pugno.

Remove ads

Uzado

Ambaŭmanecoambidekstreco (el la latina  ambi  - "ambaŭ" kaj la latina  dexter  - "dekstra") estas denaska aŭ trejnita egala disvolviĝo de la funkcioj de ambaŭ manoj, sen elstari la ĉefan manon, kaj la kapablo de persono plenumi motorajn agojn per la dekstra kaj maldekstra mano kun la sama rapideco kaj efikeco [1][2]. Ĉirkaŭ unu procento de infanoj havas denaskan ambidekstrecon; tiaj infanoj duoble pli emas havi lingvajn malfacilaĵojn kaj ADHD, iliaj notoj estas averaĝe pli malbonaj ol tiuj de dekstramanuloj kaj maldekstramanuloj Tamen, kiel montras moderna esplorado, ambidekstreco kontribuas al pli denaska kompreno de sociaj dinamikoj, kaj rezulte tiaj homoj fariĝas pli sukcesaj en la socio [3]. La mala fenomeno, kiam persono trovas malfacile uzi ambaŭ manojn, nomiĝas ambisinisterio ( latine  ambi  - "ambaŭ" kaj latine  sinister - "maldekstra").

Remove ads

Proverbo

Ekzistas pluraj (50) proverboj pri mano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[4]:

  • Citaĵo
     Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. 
  • Citaĵo
     Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. 
  • Citaĵo
     Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. 

Bildaro

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads