Manuel Halvelik

From Wikipedia, the free encyclopedia

Manuel Halvelik
Remove ads

Manuel HALVELIK (naskiĝis la 14-an de aprilo 1925, mortis la 29-an de junio 2016 en Antverpeno), pseŭdonomo de Kamiel Vanhulle, estis flandra astronomo, lingvisto kaj verkisto. Li estis multjara dungito de Grafika Centro Antverpeno, de Flandra Esperanto-Ligo kaj kunlaboranto de la magazino Monato.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...

Li interalie ellaboris tri fikciajn variantojn de moderna Esperanto, Sociolekta Triopo: dialekteskan (Popido), krimulslangan (Gavaro) kaj arkaikeskan (Arcaicam Esperantom).

Remove ads

Verkoj

Astronomio, kosmologio

  • Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojaĝado kaj la NIFO‑fenomeno (1967)
  • Kŭazaroj... ĉu estiĝantaj sunsistemoj? (1968)
  • Strukturo kaj evoluo de astronomiaj objektoj laŭ plasmofizikaj principoj (1978)

Aliaj

Thumb
  • Normlingva Esperanto (Scienca Revuo kajero 67-68, 1966)
  • Universala skribo (1966)
  • Normigo de helenlatinaj terminoj en Esperanto. Projekto (1984)
  • Lingvonormiga reformo de Esperanto. Projekto (1987)
  • Nova Nomsistemo por Lingviko, kun enkonduko pri Kontrasta Triaksismo - 250 paĝoj (1992)
  • La internacia terminologia ŝlosilo por sciencoj kaj teknikoj (1993)
  • La Sociolekta Triopo:

Nacilingvaj

  • nederlande Spelling 2000 (ortografioreformo por la nederlanda) (1980)
  • nederlande Handboek van het Sint-Truidens dialekt (1983)
  • france Quelle clé pour la Terminologie internationale (1994)
  • angle Halvelik, Manuel 1996 : The trimeral system in biological nomenclature. A revolutionary new approach. Kariljono Publications, Wilrijk, Belgujo, 74 p., D/1996/7741/1 ISBN 90-75859-01-5
Remove ads

Eksteraj ligiloj


Notoj

Bibliografio

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads