Marĉa krokodilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Marĉa krokodilo
Remove ads

La marĉa krokodilo (Crocodylus palustris), nomata ankaŭ larĝmuzela krokodilo kaj mugger en la angla, estas krokodilo indiĝena de nesalakvaj habitatoj el suda Irano ĝis la Hinda subkontinento. Ĝi estas formortinta en Butano kaj Birmo kaj estis listigita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo ekde 1982.[1]

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...

Ĝi estas mez-granda krokodilo kiu loĝas en lagoj, riveroj, marĉoj kaj artefaritaj akvejoj. Kaj junuloj kaj plenkreskuloj elfosas truojn en kiuj ili retiriĝas kiam la temperaturo falas sub 5  °C aŭ superas 38  °C. Inoj elfosas truojn en la sablo kiel nestejoj kaj tie demetas ĝis 46 ovojn dum la seka sezono.[2][3][4] La sekso de la idoj dependas el la temperaturo dum la kovado.[5] Tiu krokodilo predas fiŝojn, reptiliojn, birdojn kaj mamulojn. Junuloj manĝas ankaŭ insektojn.[6][7]

Ĝi estas unu el la tri krokodiluloj en Barato, krom la Mara krokodilo (C. porosus) kaj la Gavialo (Gavialis gangeticus).[8] En Baluĉa lingvo, ĝi estas nomata Gando.[9]

Remove ads

Galerio

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads