Krokodiledoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Krokodiledoj
Remove ads

La krokodila familio de Krokodiledoj (Crocodylidae) inkludas la verajn krokodilojn, kiuj estas la membroj de la subfamilio de Krokodilenoj (Crocodylinae), same kiel eble la tipan specion de la malaja gavialo aŭ tomistono, nura vivanta membro de la subfamilio Tomistominae. Tiu lasta estas celo de polemiko ĉu ĝi estas krokodilo aŭ fakte apartenas al la familio Gavialidae.[1] Plia genetika analizo estas farota por veni al fina konkludo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionMarĉa krokodilo, Biologia klasado ...
Remove ads

Taksonomio

Totalo de tri vivantaj genroj estas metitaj en la familio Krokodiledoj, inklude totalon de 15 specioj, kiel la Okcidentafrika krokodilo, kiu estas nune akceptita kiel vera specio pli ol subspecio de la Nila krokodilo. Ĵusaj studoj sugestas, ke la Nana krokodilo, Osteolaemus tetraspis, ne estas unusola, sed du aŭ eĉ tri specioj, kaj ke la Fajnmuzela krokodilo estas du specioj.[2][3] Tiel, la specioj de nuntempaj krokodiloj povus esti 18 aŭ 19, metante la speciojn de nuntempaj krokodiluloj al totalo de 28 aŭ 29 anstataŭ 25.

Remove ads

Specioj

Thumb
Centramerika krokodilo en La Manzanilla de la Paz, Jalisco, Meksiko.

Plej specioj estas grupigitaj en la genro Crocodylus. La alia vivanta genro, Osteolaemus, estas monotipa (kiel estus Mecistops, se agnoskita).

  • Familio Crocodylidae
    • Subfamilio †Mekosuchinae (formortinta)
    • Subfamilio Crocodylinae
      • Genro Crocodylus
      • Genro Osteolaemus
        • Osteolaemus tetraspis, Nana krokodilo (estas celo de polemiko ĉu estas du specioj; ĵusaj (2010) DNA analizoj indikas tri diferencajn speciojn: O. tetraspis, O. osborni kaj tria, nune sennoma.)
      • Genro Mecistops
        • Mecistops cataphractus Okcidentafrika fajnmuzela krokodilo
        • Mecistops leptorhynchus Centrafrika fajnmuzela krokodilo
      • Genro †Euthecodon
      • Genro †Rimasuchus (iam Crocodylus lloydi)
      • Genro †Voay Brochu, 2007 (formerly Crocodylus robustus)
Remove ads

Notoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads