Marian Smoluchowski

Pola fizikisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Marian Smoluchowski
Remove ads

Marian SMOLUCHOWSKI, Marian Ritter von Smolan Smoluchowski (naskiĝis la 28-an de majo 1872, mortis la 5-an de septembro 1917) – pola fizikisto, pioniro de statistika fiziko, montogrimpisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Subskribo ...
Remove ads

Vivo

Marian Smoluchowski naskiĝis en Vorderbrühl, apud Vieno en Aŭstrio, en la jaroj 1890–1894 studis fizikon en la Universitato de Vieno. Liaj instruistoj estis Franz Serafin Exner kaj Joseph Stefan. Li nuptis Zofia Baraniecka (1881–1959), la filinon de profesoro pri matematiko de Jagelona Universitato Marian Baraniecki, kun kiu havis infanojn – filinon Aldona (1902–1984) kaj filon Roman (1910–1996), ankaŭ fizikisto, profesoro de universitatoj en Princeton kaj Austin). En 1894–1895 soldatservis, en 1895 defendis kun distingo doktoran laboraĵon en Vieno. En 1898 iĝis docento. Dum kelkaj jaroj laborisen laboratorioj de diversaj sciencaj centroj de Eŭropo (Pariza Universitato, Glasgow, Berlino). En 1898 ricevis rajton lekcii (tn. veniam legendi). En la jaroj 1899–1912 laboris en Universitato de Lvovo, ekde 1900 kiel profesoro. En la jaroj 1906–1907 estis prezidanto de la Pola Societo de Natursciencistoj je la nomo al Koperniko. De 1912 profesoro en Jagelona Universitato, en la katedro de eksperimenta fiziko. Li transprenis ĝin de August Witkowski, kiu longe antaŭe indikis lin kiel sian posteulon.

Smoluchowski estis klasikulo de statistika fiziko. Li gvidis esplorojn pri klarigo de molekulaj moviĝoj de Robert Brown. Albert Einstein utiligis akiritajn de li rezultojn dum formulado de teorio eksplikanta ĥaosan movadon de la partikloj. Unu el ekvacioj de la teorio pri difuzo estas konata kiel ekvacio de Smoluchowski. La 15-an de julio 1917 li estis elektita rektoro de Jagelona Universitato. Baldaŭ li mortis pro disenterio. Rememorojn pri li skribis interalie Einstein.

Postmorte li estis distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1936).

Remove ads

Opinioj

Dum la 35-a Kunveno de Polaj Fizikistoj en Bjalistoko profesoro Andrzej Kajetan Wróblewski (Instituto de Eksperimenta Fiziko) prezentis referaĵon titolitan „Fiziko en Pollando hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ” kun resumo de kontribuo de poloj al la monda fiziko de la 20-a jarcento. Krom Maria Skłodowska-Curie (kiu en la mondaj komparoj estas menciata kiel la franca civitanino) li distingis 4 fizikistojn, kiuj faris malkovrojn sur la nivelo de Nobel-premio: Marian Smoluchowski, Marian Danysz, Jerzy Pniewski kaj Karol Olszewski.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • A. Teske, Marian Smoluchowski, Leben und Werk, Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Wrocław 1997

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads