Matadi
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Matadi estas grandurbo en la Demokratia Respubliko Kongo kaj la ĉefurbo de la provinco Centra Kongo (antaŭe provinco Bas-Kongo).provinco Bas Kongo, najbara al la limo kun Angolo kiu situas al kelkaj kilometroj de Matadi. Ĝi estas ankaŭ la ĉefa marhaveno de la Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estas la lasta navigebla punkto antaŭ la rapidfluoj kiuj faras la kongan riveron netrafikebla por longa distanco kontraŭflue. Ĝi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879.

Laŭ la stato de 2012 en la urbo Matadi vivis 306 053 loĝantoj sur areo de 110 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 782 loĝantoj/km².
La loknomo 'Matadi' signifas ŝtonon laŭ la loka konga lingvo. Matadi funkcias kiel grava importejo kaj eksportejo por la tuta nacio. Ĉefaj eksportaĵoj estas kafo kaj konstruligno. La ŝtata fiŝkaptista kompanio "Pemarza" uzas la havenon por provizi fiŝon al Kinŝaso.
Remove ads
Bazaj informoj
Geografio
Matadi situas sur montetaro laŭ landlimo de Angolo, laŭ maldekstra bordo de Kongo (rivero) (de la maro ĝis tiu punkto estas daŭre navigebla la rivero) en la okcidenta sekcio de la lando. Boma situas 44, la maro 148, Kinŝaso 265, Kikwit 601, Lubumbashi 1672 km.
Historio
Portugaloj atingis tiun lokon ŝipe en 1485. Matadi estis fondita fare de Henry Morton Stanley en 1879. Baldaŭe la urbo iĝis komercocentro, grava transportonabo. Dum la jaroj de la Dua Afrika Milito en aŭgusto 1998, Matadi estis kaptita dum la atako Cabarere, operacio dum kiu ribelemaj tutsioj gviditaj de kolonelo James Cabarere provis kapti la kongan ĉefurbon Kinŝaso.
Infrastrukturo
Matadi havas flughavenon, gravan riveran havenon kaj ponton norden. Ŝipoj trafikas al Boma, trajnoj al Kinŝaso. Ĉefvojoj kuras al Boma kaj Kinŝaso, estas malpli gravaj vojoj norden kaj suden al Angolo.
Konstruita en 1983 sub la direkto de japanaj inĝenieroj, la Ponto Mata kiu transiras la Kongan Riveron kaj disponigas vojon aliron al Boma kaj al la Inga hidroelektra centralo. Ĉi tiu estas la nura ponto laŭ la tuta suba kaj meza fluoj de la grandega Konga Rivero. Tial, fluo de aŭtoj de nordokcidenta Afriko al ĝia suda parto pasas tra Matadi.
Fervojo linio ligas la urbon Matadi kun Kinŝaso (366 km), sed ĉi tie ĝi finiĝas, ne atingante la oceanan marbordon.
Remove ads
Klimato

Matadi havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 1010 mm, inter junio-septembro ne pluvas, la pluvo kulminas en aprilo. La temperaturo varias inter 20-34 °C. En marto estas la plej alta temperaturo, la plej malalta en julio.


Vidindaĵoj
- Ponto Mata, pendoponto 722 metrojn longa, konstruita en 1983
- monumento sur monteto
- diversaj kavernoj konataj kiel rokoj Diogo Cão
- rapdifluoj de Jelala en la proksimeco de la urbo
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads