Mateno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Mateno
Remove ads

Mateno estas la unua parto de la diurno, t.e. la periodo, kiu sekvas la nokton. Ĝi komenciĝas je sunleviĝo kaj finiĝas je tagmezo. Tamen la individua difino varias multe de unu persono al la alia. Por multaj la mateno ekas, kiam oni vekiĝas, por aliaj, kiam la suno leviĝas (t.e. en Mezeŭropo somere je la 4-a kaj vintre je la 8-a), aliaj difinas ĝin inter la 5-a kaj 9-a horo.

Thumb
Matena pejzaĝo.

Matenaj fenomenoj

El meteologia vidpunkto, la mateno estas la plej malvarma parto de la diurno. Tial okazas specifaj fenomenoj, kiel matena nebulo, roso, prujno kaj frosto. El optika vidpunkto oni rimarkas ĉefe la matenajn kolorojn: matena krepusko kaj sunleviĝo kaj. Matene ekas birdkantado. Viroj ofte havas matenan erektiĝon.

Lingvistike

En la germana kaj la japana lingvoj, sekvas la matenon la antaŭtagmezo. Sed la angla morning kaj la franca matin entenas kaj la matenon kaj la antaŭtagmezon. Laŭ la hipotezo de Sapir-Whorf, tio signifus, ke anglo- kaj francparolantoj estas malpli matenemaj homoj ol germano- aŭ japanparolantoj.

Dum multaj lingvoj en la mondo havas specifan saluton por la mateno, kiel "bonan matenon", latinidaj lingvoj uzas neŭtralan saluton, kiel "bonan tagon" (en la franca bonjour) jam ekde la mateno.

Remove ads

Proverboj

Ekzistas pluraj (6, kaj 12 pri vespero) proverboj pri mateno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Horo matena estas horo bena. 
  • Citaĵo
     Matena horo estas plena de oro. 
  • Citaĵo
     Vespero lacigas, mateno freŝigas. 

Vidu ankaŭ

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads