Mauraz

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Maurazmap
Remove ads

Mauraz estas komunumo en la distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 56 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

La komunumo Mauraz situas ĉe la suda flanko de la Ĵurasa Montaro ĉe la transiro al la Vaŭda Mezlando proksimume 12 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges kaj 20 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La sudan komunumlimon formas la rivero Veyron. En sudoriento la rojo Morand formas la komunumolimon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mauraz kun la du partoj Le Croset kaj Sur le Crêt, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,50 km², de kiuj 10,0% estas kovritaj de arbaro, 76,0% servas por agrikulturo kaj 8,0% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Mauraz limas en nordo al L'Isle, en oriento kaj sudo al Pampigny, kaj en okcidento al Montricher.

Trafiko

La komunumo Mauraz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Mauraz pasas konekta vojo de Pampigny al Cuamens, kaj alia vojo kondukas de Mauraz al L'Isle.

Historio

La unua dokumenta mencio de Mauraz datiĝas el la jaro 1324 kiel Moraz. La vilaĝo, kiu konsistas el du domgrupoj estiĝis dum la malfrua mezepoko ĉirkaŭ du mueliloj, kiuj estis dokumente menciitaj en la jaro 1685. Ĝi apartenis al la Monaĥejo Romainmôtier kaj formis parton de la Senjorujo Montricher. En la jaro 1719 la barono de Montricher rekonis Mauraz kiel komunumo. Sub la berna regado de 1536 ĝis 1798 Mauraz apartenis al la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Cossonau, kiu en la jaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la Distrikto Morges.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads