Meißen
komunumo de Saksio en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Meissen aŭ Meißen [Majsn] estas germana urbo, kiu situas ĉe la rivero Elbo en la federacia lando Saksio. Ĝi estiĝis el la slava burgo Misni en la jaro 929. En 1150 Meißen unuafoje estis dokumente menciita kiel urbo. Historie ĝi estis ĉefurbo de la iama margraflando Meißen, kiu fariĝis la kernlando kaj antaŭulo de la hodiaŭa Saksio. Nuntempe ĝi famas ĉefe pro vitkultivado kaj la porcelano produktata tie. La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto Meißen. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 29 011 loĝantojn.

Remove ads
Faktoj



- Alteco: averaĝe 109 m super la marnivelo
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Areo: proksimume 30,9 km²
Famaj homoj de la urbo
- Benno el Meißen, sanktulo kaj episkopo
- Johann Adolf Schlegel, verkisto
- Johann Klaj, poeto
- Johano la Konstanta, saksia princo-elektisto
- Jörg Urban, hidrologo kaj politikisto
- Louise Otto-Peters, feministino
- Samuel Hahnemann, iniciatinto de la homeopatio
Esperanto en Meissen
Ekzistas Esperanto-grupo en Meissen. Okaze de la 4-a Universala Kongreso de Esperanto en 1908 la urbo estis celo de ekskurso.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads