Merovidoj

From Wikipedia, the free encyclopedia

Merovidoj
Remove ads

La Merovidoj estis la unua reĝa dinastio kiu sukcesis regi la plej vastan parton de estontaj Francio kaj Belgio, ekde la 5-a jarcento ĝis la 8-a jarcento, iomete post la falo de la romia imperio. La Merovidoj devenis de franka tribo kiu enloĝiĝis apud Cambrai (kun Klodio) kaj Tournai (kun Ĉilderiko). La vorto Merovido devenas de la reĝo Meroveo, mita antaŭulo de Klodvigo la 1-a.

Rapidaj faktoj Dinastio, dinastio ...
Thumb
La bapto de Klodvigo la 1-a, en Reims (25-a de decembro 496, 498508), estas grava simbolo de la unueco de la nova franka teritorio.

La unua merovida reĝo estis Klodvigo la 1-a, kiu sukcese pligrandigis la frankan reĝlandon (latinlingve regnum francorum) per militaj venkoj, ĝis la konkero de la tuta Gaŭlio. Li krome ricevis oficialan subtenon de la gaŭla-romia aristokrataro kaj de la katolika Eklezio post sia bapto (ĉirkaŭ 496). La reĝado de Klodvigo kaj de liaj posteuloj estas rigardata kiel plena aŭtonoma periodo de la historio de Francio, la « merovida epoko ».

La Merovidoj malaperis je la 8-a jarcento, kiam la Karolidoj kaj Karlo la Granda fondis vastan Karolidan Imperion

Remove ads

Listo de merovidaj reĝoj

Pliaj informoj Nomo, Reĝaddatoj ...
Remove ads

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads